Esperanta Civito

La baleto de l' baloto en UEA

Ĉu efektive estas modifita la elektoregularo de Universala Esperanto-Asocio? Iu diras jes, iu diras ne -- kiel kantis Gianfranco Molle.

"Ne klaras, ĉu la komitato fakte akceptis reformon de la elektosistemo, aŭ ĉu la decido estos konfirmita en Hanojo venontjare. Tio tamen ne gravas, ĉar venontjare ne okazos elektoj. Interese estis vidi Osmo Buller kaj Renato Corsetti en la sama flanko esprimante dubojn pri la utilo de la reformo", raportis Jukka Pietiläinen (fidela bulleristo kaj obtuza antiraŭmisto) en "La balta Ondo".

Je kio reagis unu el la proponintoj de la reformo, Amri Wandel, interalie per publika deklaro en la komitata diskutlisto: "La proponon pri la modifo de la elekta regularo mi prezentis en la komitata listo jam en septembro 2010 (kaj denove en novembro) kun la voko pridiskuti ĝin ĝis Kopenhago, sed la eĥoj estis minimumaj -- nur du-tri subtenaj reagoj kaj poste nenio. La viglan diskuton kiu konsumis pli ol unu horon de la sabata kunsido en Kopenhago oni povus tute bone kaj pli trankvile okazigi en la komitata listo dum la jaro. Dume oni povus ankaŭ fari la kosmetikajn kaj terminajn modifetojn pro kiuj oni prokrastis la finaprobon al Hanojo."

Sed Brian Moon tra sia longa barbo tuj frostigis la entuziasmon de la israela astronomo: "Mi ne volas nun diskuti la fundamenton de la afero, sed necesas atentigi, ke laŭ unuaj konstatoj post la komitataj diskutoj en Kopenhago ne temas nur pri <kosmetikaj kaj terminaj modifetoj>. La ŝanĝo en la regularo, kiun subtenis ankaŭ mi en Kopenhago, esence sensignifigas la tutan koncepton de elekta propono -- kaj ĝi estas tamen kerna en la nuna regularo. Laŭ komisio de la Komitato, mi kun Mark Fettes studos la aferon, sed mi avertas, ke la necesaj ŝanĝoj ne estos bagatelaj."

Tiam pike kaj replike el la Sankta Lando al la brita EU-pensiulo: "La esenca propono estis tamen la modifo de la paragrafo 8, kiun la Komitato diskutis kaj subtenis en Kopenhago. Ni ne dekomence proponis pli vastan kaj koheran revizion de la tuta regularo por ne dronigi la kernan proponon en amason da detaloj. Post la komitata beno al la principa modifo, estas bonvena la koherigo de la tuta regularo konforme al la Kopenhaga decido. Tion reflektas ankaŭ la fina decido de la Komitato, kiu aldonis al la unue komisiitaj reviziantoj (Brian kaj Mark) la originalajn proponintojn (Stefan [MacGill] kaj mi)."

Konkludo: la deziro malsovetigi la elektosistemon ŝajnas evidenta ĉe la Komitato, sed la plenumo de tiu deziro tute ne estas certa. Se ĝi estus certa, la Komitato ne estus tuj elektinta novan elektokomisionon, fakte. Nu, se adapti al Roterdamo kanzonon de Serge Reggiani: Elle est longue à mourir, sa veillesse...

[HeKo 490 5-A, 13 aŭg 11]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0631 s s 
  Total: 0.0776 s s