Esperanta Civito

La Esperanta PEN pretas por la mondkongreso 2011

La plej prestiĝa asocio de esperanto-literaturistoj difinis sian strategion okaze de la PEN-mondkongreso en Belgrado, la venontan monaton, kie la Esperanto-Centro de PEN Internacia estos reprezentata de c-ano Zlatoje Martinov, kun d-ino Chiara Macconi kiel ekstera apoganto.

Dum du vesperoj en Ĉaŭdefono, 16-17 aŭgusto 2011, gec-anoj Bertil Nilsson (prezidanto), György Nanovfszky (vicprezidanto), Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, kun alesto de du novaj PEN-membroj (c-anoj Armando Zecchin kaj Walter Zelazny) kaj aktiva partopreno de d-ino Chiara Macconi, debatis pri nia rolo en la diversaj internaciaj PEN-komitatoj kaj pri la stato de PEN Internacia entute,

Estis aparte grava la diskuto pri la verkistoj en prizono, sekve de kiu la Esperanta PEN sponsoros la persekutatojn pro la uzo de malpermesata lingvo kaj la militrifuzantojn. Nuntempe, la plej multaj verkistoj en prizono situas en Popola Ĉinio, Vjetnamo, Turkio kaj Kubo. Kutime en la unua la arestojn kaŭzas la aktiveco per interreto, dum en la dua la malrespekto pri homaj rajtoj sekvas pli tradiciajn metodojn kontraŭ la esprimlibero. En Turkio lastatempe malmultiĝis la enprizonigoj, ĉar la registaro elektis alian taktikon: enorma longigo de la procesoj. En Kubo la elpelo de intelektuloj al Hispanio draste redimensiigis la problemon.

La kunveno pritraktis la Manifeston de Ĝirono, ĉi-printempe lanĉitan ene de la lingvorajta komitato, kaj akre kritikis ĝin. Laŭ Giorgio Silfer, "ĝi signifas regreson, kompare kun la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj". Tial la Esperanta PEN proponos kelkajn modifojn dum la kongreso en Belgrado.

Por la verkistina komitato, kiu ŝajnas la plej malaktiva, estis decidite proponi projekton kiu bazas sin sur la revuo "Femina".

En la pac-komitato, kie membras ankaŭ ambasadoro Nanovfszky, necesas enfokusigi kelkajn punktojn, precipe post la jasmena revolucio en la islamaj landoj. Indas tie debati ankaŭ pri la rezolucio proponita de la germana PEN pri la esprimlibero en Eŭropo. Niaj verkistoj decidis ne subskribi ĝin, kaj aprobis la koncernan kontraŭproponon, orientitan ne al Eŭropa Unio, sed al la Konsilio de Eŭropo.

Rilate al kandidatoj por la internacia PEN-estraro, nia delegacio en Belgrado apogos neniun specife, ankaŭ ĉar neniu apogpeto estis ricevita.

D-ino Macconi, kiu antaŭe laboris por aliaj PEN-centroj, estis pozitive mirigita pro la alta nivelo de la diskuto kaj de la proponoj, kaj pro la demokratieco de la debato, ene de la Esperanta PEN.

[HeKo 490 9-B, 17 aŭg 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0588 s s