Esperanta Civito

Aperis “Esperantista Tribuno” numero 25

“Ni nepre devas plijunigi la esperantistaron en nia lando. De tio dependas ĝia estonteco! […] Mi esperas!”, skribas c-ino Dimitrinka Kateva, la novelektita prezidantino de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” - Razgrado (Bulgario) enkonduke en la n-ro 25 de “Esperantista Tribuno”.

La ok-paĝa bulteno en formato A4 enhavas artikoletojn pri la vigla Esperanto-aktivado en Razgrado (el la plumoj de c-inoj Ivaniĉka Magharova kaj Radka Stojanova), ankaŭ kronikon pri la esperantista vivo en Razgrado.

En la 25a numero oni legos multe da originala esperanta literaturo (jen premiitaj verkoj el la internacia literatura konkurso EKRA-2011, sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”) kaj novaĵojn pri la originala esperanta literaturo (recenzo de Nikola Uzunov pri la hajko-poemaro “Rudimentaj momentoj” de Lilia Nikolova kaj eta prezento de Bertil Nilsson pri la poemaro “Esperanta versado” de Jaroslav Krolupper).

Por peti ekzempleron de la n-ro 25 de “Esperantista Tribuno” (presie aŭ kiel pdf-formate) bonvolu kontakti la eldoninton:
Esperantista domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, str. “Sv. Kliment” 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad (Bulgario), rete esperanto_razgrad@mail.bg

Eblas ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 491 3-B, 5 sep 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0571 s s