Esperanta Civito

Unuaj paŝoj por la mikrokredito en Esperantio

La Nobel-premio pri paco al Muhammad Yunus devigas al la demando: kiel statas la mikrokredito en Esperantio? Shajne ekzistas nur du konkretaj iniciatoj.

Fonduso Pro Esperanto (FPEF) movas siajn unuajn paŝojn tiurilate. La "civita banko" ĝis nun estigis ofertojn: de porteblaj komputiloj ĝis PIVoj por afrikanoj, kiuj aĉetas ilin je nekredeble malalta prezo. Sed tiuj ofertoj ne eblus, sen preparo en Eŭropo: do speco de minimuma solidareca komerco. Aldone, FPEF asistas per konsiloj okaze de lanĉo de privata iniciato. Grava sed komprenebla limigo estas, ke FPEF akceptas nur klientojn kiuj havas la civitanecon.

"Monda Fonduso de Solidareco kontraŭ Malsato", en la mondcivitana areo, de pluraj jaroj praktikas formon de mikrokredito, bazitan sur mutualeco. Ĝi estas relative sukcesa entrepreno, kiu asistas iniciatojn en la Tria Mondo, sed ankaŭ en Eŭropo. Ne temas pri ekskluzive esperantista realaĵo, kaj samtempe ne transnacia: ĝin regas francoj, kaj la medio aspektas fermita.

La tuta temo meritas profundigon, okaze de la morgaŭa Monda Tago de la Lukto kontraŭ malriĉo.

[HeKo 313 1-C, 16 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0546 s s