Esperanta Civito

Unua kandidatlisto por la Senato

La Ruĝa Listo estas la unua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2011, kun la slogano "Por Civito fondita sur la laboristaro" kaj la simbolo "Skizita terglobo, kun serpo stative, ĉirkaŭ la maldekstra tergloba duono, kaj martelo alte, eniranta la terglobon desupre kiel akso".

La ĉefkandidatoj de la Ruĝa Listo estas la eliranta senatano Dieter Rooke, je sia eventuale tria mandato, kaj c-ino Etel Zavadlav, je sia eventuale unua. Jen la tuta listo (kun la ĉefa eduklingvo kaj la rezida lando):

1) Dieter Rooke, germana, Svislando
2) Etel Zavadlav, kroata, Kroatio
3) Didier Apélété Agbolo, franca, Togolando
4) Marek Bamberski, pola, Pollando
5) Elysee Byelongo Isheloke, angla, Sud-Afriko
6) Stan Keable, angla, Anglio
7) Liu Jun, ĉina, Popola Ĉinio
8) Gambhir Man Shresta, nepala, Nepalo
9) Juan (Johano) Negrete, kastilia, Venezuelo
10) Mayra Núñez Hernandez, kastilia, Kubo
11) Dimitar Papazov, bulgara, Bulgario

Entute ok viroj kaj tri virinoj; kvin en Eŭropo, du en Afriko, du en Ameriko, du en Azio. En 2006 la Ruĝa Listo enhavis nur ok kandidatojn (por entute dek naŭ postenoj, kiel ĉiam), el kiuj unu forpasis komence de la balotkampanjo.

La Kortumo estas kontrolanta la regulecon de ĉiu kandidateco (efektiva posedo de la esperanta civitaneco, konfirmo pri la akcepto de la kandidateco, taŭga aĝo -- minimume 18, maksimume 75 jaroj).

[HeKo 491 7-C, 28 sep 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0608 s s 
  Total: 0.0748 s s