Esperanta Civito

Tria kandidatlisto por la Senato

La Blanka Listo estas la tria kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2011, kun la slogano "Civito bezonas kaj Popolon kaj Dion" kaj la simbolo "skizita prakristana fiŝo, profile, kun la kapo maldekstren".

La ĉefkandidatoj de la Blanka Listo estas la eliranta senatanino Anna Bartek, je sia eventuale tria mandato, kaj la eksa senatanino Tiziana Rogora, je sia eventuale dua mandato. Jen la tuta listo (kun la ĉefa eduklingvo kaj la rezida lando):

1) Anna Bartek (Anjo Amika), hungara, Hungario
2) Tiziana Rogora, itala, Italio

3) Elisabeth Amstad, germana, Svislando
4) Mushosi Birindwa, franca, Burundio
5) Georgi Mihalkov (Julian Modest), bulgara, Bulgario
6) Andrzej Nawrocki, pola, Pollando
7) Agnès Thomas, franca, Francio

Entute kvar virinoj kaj tri viroj, el kiuj ses en Eŭropo kaj unu el Afriko. En 2006 la Blanka Listo enhavis unu plian kandidaton, kiu bedaŭrinde ĵus mortis antaŭ kelkaj semajnoj: sen. Nelly Holeviĉ.

La Kortumo estas kontrolanta la regulecon de ĉiu kandidateco.

[HeKo 492 1-C, 30 sep 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0542 s s 
  Total: 0.0686 s s