Esperanta Civito

35a Hungaria Esperanto-Kongreso

En la provinca urbo Szolnok estis organizita la 35a Hungaria Esperanto-Kongreso inter la 3a kaj 6a de novembro 2011. La aranĝon partoprenis pli ol 90 kongresanoj el almenaŭ­ kvar landoj: Ukrajnio, Rumanio, Kroatio kaj Hungario.

El la programeroj: ĵaÅŭdon vespere dum la interkona vespero, kiun gvidis Edit Lindwurm estis du ludoj. Je la unua ludo - ĉiu ĉeestanto havis folion, kun demandoj en Esperanto - ni iris al la aliaj partoprenantoj demandante ilin, ekz. ĉu vi jam partoprenis HEK-on? Aŭ ĉu vi konas parkere la tekston de La Espero? Aŭ­, ĉu vi ŝatas legi? Dum la dua parto de la interkona vespero gvidis komunan kantadon Anjo Amika.

Vendredon kaj antaŭ­tagmeze kaj posttagmeze paralele, en tri salonoj okazis prelegoj. Estis niaj prelegantoj el la Landa Fremdlingva Biblioteko s-inoj Ibolya Mender, ĉefdirektorino kaj Anikó Nemes, prizorgantino de la Fajszi-Kolektaĵo. Posttagmeze okazis renkontiĝo, kun la fekunda kaj fama verkisto c-ano István Nemere, kiu prezentis sian plej novan romanon en Esperanto: "Jesa". Ni havis riĉan programan Kulturan Vesperon, en kies kadro pkantis la Laborista Koruso el Komló (proksime al Pécs), popolkantistino Mária Újvári, Perlo Miela kaj László Garamvölgyi, Anjo Amika.

Sabaton kunsidis la membroj de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj, gvidata de s-ro Stefan MacGill: prelegis d-ino Ilona Koutny. Paralele al tio d-ro Ottó Haszpra kaj d-ro Endre Dudich prezentis la verkon "Nigraj diamantoj" de Mór Jókai. El la hungara esperantigis d-ro Ottó Haszpra. Post la libroprezento d-ro Endre Dudich prelegis pri Geologiaj riĉaĵoj de la Karpat-baseno. La kongresa balo komenciĝis je la 20h00. La malfermajn dancojn "Palotás", anglan valson kaj tradiciajn popoldancojn prezentis "Cuháré" popoldancensemblo.

Laŭ­ la ĝisnunaj eĥoj, la kongreso estis sukcesa.

(Anna Bartek)

[HeKo 494 6-A, 11 nov 11] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0550 s s