Esperanta Civito

Kiel partopreni en la elektoj por la Senato 2011?

Rajtas voĉdoni por la Senato (kaj la Konsuleco) nur la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon je 30 novembro 2011, kaj kiuj atingas la dekokan aĝjaron je 15 decembro 2011.

La voĉrajta civitanaro estas dividita laŭ dek unu balotejoj, kies adresoj kaj areoj estas komunikitaj interalie en HeKo.

La voĉdono okazas aŭ per la persona alesto en la respektiva balotejo la 15an de decembro, aŭ per ordinara poŝto, sendante la balotilon al la respektiva balotejo. Preskaŭ neniu petis la rajton voĉdoni en la virtuala balotejo, sekve ne okazos ĉi-foje voĉdonado per la reto.

La voĉdononto uzas la balotilon kiu aperis en la speciala numero de "Heroldo de Esperanto", dissendita ankaŭ rete. Sufiĉas eltondi la koncernan paĝon, rekte, fotokopie aŭ printe. La fotokopio aŭ printaĵo devas esti sur nekolora papero.

La voĉdonanto strekas per globskribilo iksan krucon sur la emblemo de unu el la tri kandidatlistoj. Li povas hoki neniun, unu aŭ ambaŭ nomojn de la du ĉefkandidatoj de la koncerna listo (li ne rajtas ĉerpi el alia listo ol la elektita), kaj neniun, unu, du aŭ tri nomojn de la ceteraj kandidatoj. Sen indiko pri preferataj kandidatoj (nur kun la kruco sur la emblemo) la voĉo estas aŭtomate atribuitaj al la koncernaj du ĉefkandidatoj.

La voĉdoninto faldas kvarone la balotilon, kaj metas ĝin en koverton, fermendan kaj liverendan (aŭ sendendan poŝte) al la adreso de la koncerna balotejo. Sur la koverto li skribas la propran CEN-kodon, aŭ la naskiĝdaton kaj subskribon.

[HeKo 494 9-C, 16 nov 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0734 s s 
  Total: 0.0865 s s