Esperanta Civito

Kiom da mono reale havas UEA?

Laŭ publika deklaro de Osmo Buller, direktoro de Universala Esperanto-Asocio, "la supozo, ke UEA posedas milionojn da eŭroj, estas erara kaj eble bazita sur la bilanco, kies sumo pasintjare estis 5,5 milionoj. Preskaŭ duono de tio ne apartenas al UEA sed konsistas el UEA-kontoj kaj ŝpardeponoj de membroj. La cetero estas ĉefe specialaj kapitaloj kaj fondaĵoj por fiksitaj celoj. La propra kapitalo de UEA, iom pli ol unu miliono, estas netuŝebla laŭ la Statuto."

La deklaro utilas por orientiĝi tra la efektiva riĉaĵo de tiu asocio. Ĝi indikas ke UEA ŝuldas preskaŭ tri milionojn da eŭroj al sia klientaro. Aldone, la mono efektive posedata de la asocio ne estus libere elspezebla, ĉar "dediĉita" (se uzi anglismon) tra specifaj fonduskanaloj aŭ statute blokita.

Tamen la artikolo 52 de la statuto ŝajnas dementi s-ron Buller, almenaŭ parte: "La kotizoj de Dumvivaj Membroj, donacoj superantaj sumon fiksitan de la Komitato kaj sen specialaj celoj, heredaĵoj ktp ne estas kalkulataj kiel kurantaj enspezoj, sed formas la Asocian Kapitalon. La Estraro decidas pri uzo aŭ investo de la kapitalo; ĝi rajtas elekti specialan administranton."

Efektive, laŭ oftaj plendoj de Gian Carlo Fighiera (kies denuncoj tamen ne estas ĉiam pravaj) la asocia kapitalo "utilis por ŝtopi la breĉon de preskaŭ ĉiujaraj deficitoj kaŭzitaj de la salajroj". Interalie, tiu kapitalo estus uzebla kaze ke mankus mono por repagi la klientaron, laŭ la aludita ŝuldo, en la tre malprobabla hipotezo ke tro multaj alpruntintoj samtempe volus realigi siajn kreditojn.

La financa situacio de UEA ne estas enviinde forta. La asocio mastrumas pruntoservon kiu prefere devus situi aliloke, ekz. ĉe paralela fondumo, kvankam (kiel demonstris c-ano Giorgio Silfer en "La Balta Ondo") ĝi estas multe pli utila al UEA ol al la klientoj mem. Ĝia kapitalo investita en nemoveblaĵoj estas tre malgranda (praktike nur la domo en Roterdamo). Ĝia investostrategio en valorpaperoj restas nekonata al la membraro. Kaj precipe, la jara enspezado utilas plejparte por vivteni la oficejon kaj ĝian stabon, anstataŭ investi aliloke, kiel ekzemple proponas s-ro Etsuo Miyoshi.

(UEA-ano havanta la esperantan civitanecon)

[HeKo 495 5-A, 2 dec 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0680 s s 
  Total: 0.0837 s s