Esperanta Civito

Kulturo en la programo de la Verda Listo

Nia kulturo bezonas montri sin ne malpli ol nia lingvo. Oportune estas krei tutan aron da okazoj por prezenti ĝin al ekstera publiko.

Unu estas la Internacia Semajno de la E-Biblioteko (42a en la jaro): subsidue al paktintoj kaj al ne paktintoj, la Kapitulo proponu iniciatojn kaj materialon.

Alia estas adekvata informkampanjo helpe al nia PEN-centro pri la kandidatigo por la literatura Nobel-premio. Plia estas la valorigo de por nia popolo historie gravaj lokoj.

Ne laste, la realigo (laŭ framaj tekstoj de c-ano Bertil Nilsson aŭ de c-ano Carlo Minnaja) de laŭlandaj historioj de nia popolo. Necesus ankaŭ konciza “kultura historio de la esperanta popolo”, almenaŭ angle kaj france.

Grava diskuto dum la lasta parlamenta sesio enfokusigis la rolon de la sciencaj institutoj. Ili arigas fakulojn pri temaro grava por la esperanta popolo: ilin agnoskas la Esperanta Civito kaj gvidas persono kiu havas la esperantan civitanecon.

La celo de la Institutoj estas prioritate scienca, sed ankaŭ strategia: ili estas komuna domo, renkontejo kaj esplorejo por samfakaj kompetentuloj, kun aŭ sen la esperanta civitaneco.

La koncepto estas klara: la esperanto-kulturo pli kaj pli koncentriĝas ĉirkaŭ la raŭmismo, la Civito estas ĝia portanta akso kaj la Institutoj estos rimedo por kunlaborigi ankaŭ ne Esperantianojn en la intereso de nia popolo.
La sciencaj institutoj estos do prioritato en 2012-2016, laŭ la Verda Listo.

[HeKo 495 6-C, 3 dec 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0709 s s 
  Total: 0.0844 s s