Esperanta Civito

Kvar kontinentoj en la nova Senato

Kvar kontinentoj estos reprezentataj en la nova Senato de la Esperanta Civito: Eŭropo per dek du, Afriko per kvin (el kiuj unu rezidas de jardekoj en Eŭropo), Ameriko kaj Azio po unu. Tio donas al la Esperanta Civito efektivan universalecon kaj pli proporcian reprezenton por la esperanta popolo. Simile oni povas komentarii la proporcion inter viroj kaj virinoj: dek du kontraŭ sep, sed virino estos la Konsulo.

"Estas triumfo de la demokratio" komentarias la nova Konsulino, Marie-France Conde Rey, kiu "aparte ĝojas pro la sukceso de la afrikaj gecivitanoj. Estas evidente ke niaj parlamentaj sesioj en la nova mandato okazos ankaŭ ekster Eŭropo, tute certe la unua en Burundio, okaze de la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto (JAKE), dum Pasko 2013."

"Mi tute ne miras pro la kresko de la afrika Civitanaro, ĉar la intelekta nivelo kaj la politika preparo de la afrika esperantistaro estas ĝenerale pli altaj ol tiuj de la okcidenteŭropa" opinias la eliranta Konsulo, nuna simpla senatano prof. Giorgio Silfer, kiu atingis grandan personan sukceson: li estis la plej voĉita en absoluto, pli ol la ĉefkandidatoj de sia listo mem. Pruvo, ke li estas la plej populara ĉe la esperanta popolo.

Ankaŭ la opozicioj ĝojas: danke al la konstitucia amendo de 2010, kiu reduktis la balotpremion al la gajninta listo, la Ruĝa grupo havos du senatanojn anstataŭ unu, kaj la Blanka grupo, malgraŭ la grava perdo pro la subita forpaso de sen. Nelly Holevitch (kio sentiĝis aparte en Togolando), gardos siajn du senataninojn.

Laŭ komuna decido de la eliranta Konsulo kaj de la eniranta Konsulino, la inaŭgura sesio de la Parlamento (Forumo kaj Senato) estas kunvokita al Ĝenevo por la 16a de aprilo 2012.

[HeKo 497 2-C, 18 dec 11] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0567 s s