Esperanta Civito

La unuaj Civitaj formuloj: funebre kaj nupte

La finiĝanta jaro alportis la unuan efektivan funebran ceremonion kaj la unuan efektivan nupton en la historio de la Esperanta Civito. Tio enkondukis formulojn, nome procedurojn por similaj eventoj.

La funebra ceremonio okazis en Milano la 2an de junio, honore al c-ano Leen Deij. La nupta ceremonio okazis en Ĉaŭdefono la 15an de decembro, inter gec-anoj Dieter Rooke kaj Jun Liu. Pri la unua formulo abunde raportis kaj HeKo kaj "Heroldo de Esperanto", pri la dua mankis gazetara komuniko, ĝis hodiaŭ.

Geedziĝi laŭ la Civita normaro signifas decidi esti geedzoj vidalvide al la esperanta popolo. Tio implicas enkadrigi la rilaton inter geedzoj ene de la svisa civila kodo, kun la elementoj enkondukitaj de la Civita leĝo (Lex Valeria). Interalie gravas la indiko pri la geedzaj nomoj kaj pri la ĉefa komuna lingvo. Gec-anoj Rooke kaj Liu decidis nomi sin kiel antaŭe, sen adopto de respektiva, komuna nomo; kaj ili elektis esperanton.

Laŭ la koncerna formulo, la ceremonio okazis antaŭ ses geatestantoj, el kiuj la ĉefa estas la Konsulo. Ne temas do pri celebranto, sed prezidanto de la kunveno.

La nupto estis agrabligita de bankedo (bazita sur reĝa kuskuso, kun tre bongustaj vinoj kaj kuko donacitaj de ges-roj de Mestral) kaj de teatroprezento, fakte nur antaŭpremiera laŭtlegado de ĵus verkita unuakta dramo, fare de la aŭtoro mem.

Kultura Centro Esperantista senpage disponigis salonon Klara Zamenhof, kie post la bankedo disvolviĝis la skrutinio de la Mezeŭropa balotejo, kadre de la elektoj al la Senato de la Esperanta Cvito.

[HeKo 497 5-C, 21 dec 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0757 s s 
  Total: 0.0890 s s