Esperanta Civito

En Bruselo pri la roloj de papera kaj virtuala gazetoj

La kvincenta numero de la reta novaĵbulteno HeKo estis menciita hieraŭ dum agrabla renkonto de c-ano Giorgio Silfer kun la brusela esperanto-komunumo, en vere internacia merkreda klubvespero, kun partoprenantoj originaj el deko da landoj.

La baldaŭ eksa Konsulo parolis pri la periodaĵoj produktataj de Kooperativo de Literatura Foiro, prezentante ilin grafike kaj enhave, kun aparta emfazo al la komuna sociologia priskribo de la fenomeno Esperant(i)o. Kerna en la prezento estis ankaŭ la analizo pri la roloj de la papera kaj de la virtuala gazetoj en Esperantio. Sekvis preskaŭ kolektiva intervjuo de la publiko.

Inter la pluraj interesaj demandoj meritas mencion tiu pri la periodaĵo vekinta plej multe da polemikoj. "Tiu kiun LF-koop eldonas de plej longa tempo, nome Literatura Foiro" respondis la intervjuato. "La unua rimarkinda polemiko okazis jam en 1973-74, pro la tiel nomata bros-problemo: la polemiko koncernis la Akademion de Esperanto unuflanke (Kalocsay kun la apogo de Waringhien) kaj la lingvistikan redaktoron de LF aliflanke (István Szerdahelyi). Ke polemikoj efikas pozitive, se inter lojalaj kaj kompetentaj debatantoj, pruvas la fakto ke kaj Szerdahelyi (1924[1949]-1987) kaj Gaston Waringhien (1901[1920]-1991) restis ĝis la morto konstantaj kunlaborantoj de LF", komentariis Silfer.

Kontraŭe, la gazeto "Heroldo de Esperanto" vekis multe malpli da polemikoj sub LF-koop ol en la epoko de Teo Jung kaj precipe de Ada Sikorska, kiam ĝi fariĝis la nigra besto de UEA, konstante atakante ĝin, ĉu subtene al la skismo de Internacia Esperanto-Ligo en la 1930aj, ĉu akre kritikante profesoron Ivo Lapenna kaj lian establosistemon.

Fine de la vespero ekestis demandoj pri la stato de la Esperanto-Domoj, specife tiu de KCE en Svislando, kaj pri la evoluo de la Esperanta Civito.

La vesperon prezidis d-ro Tsirimokos, kiu rekomendis aboni Literaturan Foiron, kies leganto li estas de multaj jaroj. Antaŭ prof. Silfer, pri Indonezio raportis f-ino Heidi Goes. Post la klubaranĝo daŭris agrabla konversacia rondo en apuda kafejo.

[HeKo 500 1-B, 2 jan 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0624 s s 
  Total: 0.0753 s s