Esperanta Civito

Ekis la 43a kolekto de "Literatura Foiro"

Post uvertura poemo de Alberto Garcia Orive pri 2012, ankaŭ la prezidanto de LF-koop, Marc Hiltbrand, bondeziras al la legantoj de “Literatura Foiro” okaze de la nova jarkolekto, la 43a de la plej longe ekzistanta kultura revuo en nia lingvo.

En la februara numero 255 nian originalan literaturon primicas per ĉapitro el la baldaŭ eldonota romano “La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem” de Armando Zecchin, per rakontoj de Massimo Acciai kaj Julian Modest, per poemoj de Lenke Szász.

La teatra salono bisas tri fojojn: dum “Varma lineo” de Giorgio Silfer antaŭpremieras, premieras alia teatraĵo de la Florluda Majstro, “La butiketo de la juvelisto”. Kaj kun László Radacsy aktuale pri la teatra vivo en Budapeŝto.

En la rubrikoj pri mondliteraturo: la konstanta sekretario de la Sveda Akademio Peter Englund salutas la literaturan Nobel-premiiton Tomas Tranströmer (en traduko de Bertil Nilsson). Carlo Minnaja omaĝas al Enrico Dondi, la antaŭ nelonge forpasinta elstara tradukinto de la itala klasika literaturo en nian lingvon. Ankaŭ la rakonto “Akvo efemera” de Heloisa Seíxas (en traduko de Aloísio Sartorato).

Muziko: Daniel Marezek prezentas la novan kompaktan diskon “Duope” de Kajto, Mariana Evlogieva recenzas la duan volumon de “HipHopa Kompilo”. Kino (kaj ne nur): kiam Charles Chaplin komencis ami sin mem -- lia konfeso per la traduko de Donald Broadribb.

Celso Martins rememore pri Tibor Sekelj. Bibliografio: la publikaĵoj en LF de la iama redakciano Dimitar Haĝiev .

En la antaŭa numero 254 oni povis legi pri la fenomeno ke bibliaj rakontoj estas interpreteblaj en multaj malsamaj manieroj, kaj en la nuna LF 255 Leif Nordenstorm kiel ekzemplon elektis tiun pri Noa en Genezo 6-9.

La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia poŝtadreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), rete <lofo ĉe mail.bg>. Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando); rete <lf-koop ĉe esperantio.net> aŭ­ ankaŭ­ tra nia redakcio.

[HeKo 500 2-B, 10 feb 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0816 s s 
  Total: 0.0961 s s