Esperanta Civito

En oktobro nova Esperanto-Domo ekfunkcios

La 12an-14an de oktobro 2012 okazos la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Malago, Andaluzio. La programon ĵus difinis, en siaj ĉefaj linioj, la Asembleo de Esperanta Naturamikaro, interkonsente kun la proprietulo, Fondumo Pro Esperanto.

La 12an la Konsulino de la Esperanta Civito, Marie-France Conde Rey, tondos la inaŭguran rubandon kaj faros la festparoladon. Sekvos la vizito de la Esperanto-Domo kaj la prezento pri ĝia rolo, fare de la prezidanto de Esperanta Naturamikaro (kaj probabla vickonsulo pri informado) sen. Julio Herrero. Posttagmeze kunvenos la Civita Senato, en ordinara sesio.

La 13an-14an disvolviĝos la unua Astrologia Semajnfino en esperanto (ASE). Temas pri studrondo iniciatita de gec-anoj Francisco Xavier Martín Gomez, Mariangela Varese kaj aliaj. Ĝi estas la unua kultura iniciato gastigota en la nova Esperanto-Domo.

La unua ASE, preparota per diskutlisto, havas du celojn: perfektigi la fakan leksikografion kaj produkti interesajn studojn kaj materialojn pri astrologio, ankaŭ en formo de eseoj en esperanto-periodaĵoj.

La postaj tagoj (42a semajno en la jaro) estos dediĉitaj al la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, kaj specife al la inaŭguro de la biblioteko en la Esperanto-Domo.

Eblas aliĝi al la astrologia diskutlisto ankaŭ per mesaĝo al nia redakcio.

[HeKo 500 9-B, 10 mar 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0491 s s 
  Total: 0.0631 s s