Esperanta Civito

Forpasis civitano Péter Rados

La 3an de marto 2012 forpasis c-ano Rados Péter András (pseŭdonimoj: Radozo, Poeto, Poego) post mallonga malsano; informis lia filino Mária. Li naskiĝis la 30an de majo 1941. 

Nia civitano estis la organizanto de la Superintensivaj Kursoj de Esperanto por komencantoj. Li estis la ĉeforganizanto de la Universala Kongreso en Budapeŝto, 1983. Li estis kunredaktoro de la gazeto "Világ és Nyelv" (Mondo kaj Lingvo). Radozo tradukis plej multajn kantotekstojn al la enhavo de la kasedo "Por vidi la mondon", unua produkto de Anjo Amika. En la antologio "Urboranda nokto" aperis liaj poemtradukoj el Attila József.

Péter Rados petis la Esperantan Civitanecon jam en 2001. Li estis abonanto de la periodaĵoj de LF-koop: Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro kaj tuj post la apero de la nova revuo ne nur por virinoj: Femina.

Funebras liaj kvar plenkreskaj infanoj, Hungaria Esperanto-Movado, la Esperanta Civito.

Civitano Rados, ripozu en paco.

(Sen. Anna Bartek)

[HeKo 501 1-C, 12 mar 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0357 s s 
  Total: 0.0500 s s