Esperanta Civito

Printempa numero de "Femina"

Ekis la oka jarkolekto de "Femina", revuo ne nur por virinoj, organo de Feminisma Esperanta Movado, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito (same kiel la redakcio de "Femina" mem ekde la pasinta jaro). La ĉefredaktorino, d-ino Perla Martinelli, liveris la numeron 29 al la presejo tuj antaŭ sia enhospitaliĝo.

La numeron malfermas la salutmesaĝo de sen. Marie-France Conde Rey, prezidanto de FEM, okaze de la Oka de Marto. Ĝia titolo, "Estu scienco kun konscienco", situas ankaŭ en la bela kovrilo, grafikumita de rolfo. Sian Okan de Marto rakontas Doris Lessing, per la traduko de Perla Martinelli. Kaj el Kinŝaso raportas Vanessa Kapenga.

La femina kino aperas per recenzo pri "La proceso de Bobigny", fare de Giorgio Silfer, kiu interalie venontmonate intervjuos Gisèle Halimi, la tiaman advokatinon.

Hungario protagonistas en la raporto de sen. Anna Bartek: "Kiel vivas la hungarinoj en la nuna kriyotempo?", sed ankaŭ forte rolas en la rubriko de Klara responde al la demando: "Ĉu feminismo dekstras?".

Studo pri biblia figuro fontas el la plumo de c-ino Perla Martinelli: "Ester, la reĝino kiu savis la judan popolon". Por la rubriko "Genro kaj lingvo" Paola Birgit Giommoni eseas pri "Antaŭnomoj kun genra ambigueco". Zofia Banet Fornalowa memoras pri la baldaŭa datreveno de la forpaso de Lidja Zamenhof.

Pliaj artikoloj kompletigas ĉi tiun interesan numeron, mendeblan provekzemplere ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 502 1-B, 27 mar 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0606 s s