Esperanta Civito

Projektagentejo obstrukcita de finvenkistoj?

En la XXI jarcento la ekonomia panoramo de Esperantio riĉiĝis je nova elemento. La privata iniciatemo ne limiĝas plu je eldonado kaj instruado, sed plugas tute novajn kampojn.

Oni komencis per la fondumoj, kiuj dum la lasta jardeko disvolvis relative fortan aktivecon subvencie, kaj nun ankaŭ investe. Aperis la ekzemplo de E@I, en informadiko kun ligo ĉefe al instruado. Kaj nun estas la momento de projektagentejo, specife de Kosmo.

Kosmo naskiĝis en 2011 rezulte de sukcesa subvencipeto ĉe Eŭropa Unio por ia esperanto-aranĝo. La maklero rezervita al la iniciatintoj, fakte la perintoj de la projekto, utilis por fondi en Skotlando societon kun limigita respondeco. La du fondintoj, italaj esperantistoj, trovis ke tie estas multe pli facile organizi kaj registri entreprenon.

La agentejo Kosmo helpas prepari projektojn financeblajn de Eŭropa Unio. Plej ofte temas pri seminario, kadre de Grundtvig. Kosmo planis jam plurajn, el kiuj ses estas sukcese subvenciitaj. La partneroj situas en Esperantio: Itala Esperanto-Federacio, Universala Esperanto-Asocio kaj simile.

Kuriozan historion havis du projektoj, por kiuj la subvencio estis garantiita, sed partnero lastminute rezignis, perd(ig)ante energiojn kaj monon. La unua koncernis TEJOn, la junularan sekcion de UEA: ĝin fiaskigis Osmo Buller, kiu rifuzis meti subskribon -- kio interalie signifas, ke TEJO dependas de la direktoro de UEA. La dua koncernis Italan Esperantistan Junularon kaj la porafrikan asocion Changamano: ĝin fiaskigis la estraro de Changamano, gvidata de boparenco de Renato Corsetti -- kun granda ŝokiĝo de la junularo, kiu maltrafis milojn kaj milojn da eŭroj. Almenaŭ tion publike raportis Kosmo mem.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 503 3-A, 9 apr 12] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0477 s s 
  Total: 0.0634 s s