Esperanta Civito

La Kapitulo kunvenas en Svislando

Ekde hodiaŭ la Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidas en la Esperanto-Domo de Svislando. Tio signifas ke ĉiutage, kiam estas necese, la ĉeestantaj membroj de la Civita "registaro" diskutas kaj alprenas decidojn, lastfoje sub la prezido de sen. Giorgio Silfer, eliranta konsulo.

La Kapitulo kvorumas, per la ĉeesto de tri membroj el kvar: la kvina, c-ano Bertil Nilsson, aŭtomate lasis la ekzekutivan povon, ekde la komenco de 2012, kiam li iĝis kortumano, do eniris la justican povon.

La Kapitulo pritraktis kiel unuan la rilatojn kun Fondumo Pro Esperanto. Konforme al Lex Argentaria, ĝi kandidatigis c-anon Carmine Dello Spedale al la Fonduma Konsilio: ĉi-lasta ratifos morgaŭ la nomumon.

Samtempe sen. Giorgio Silfer anoncis sian retiriĝon el la prezidanta posteno, kiun okupos la nova konsulino: li pretas esti vicprezidanto. Tiuj ĉi decidoj fortigas la superecon de la politika branĉo kompare al la ekonomia, en la nuna momento.

[HeKo 503 5-C, 12 apr 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0598 s s