Marjorie Boulton trafita de apopleksio
Preskaŭ samtempe kun la forpaso de John Francis, la lasta reprezentantino de la generacio de 1924a, Marjorie Boulton, estis trafita de apopleksio. De tiam ŝi estas flegata en hospitalo apud Oksfordo. Ŝi ne povas paŝi sen helpo de flegistino, tamen la menso ne ŝajnas tuŝita. Aldone, ŝia vidkapablo des pli malboniĝis, tiel ke ŝi ankoraŭ legas, sed malmulte.
Marjorie Boulton estis kandidatigita al la literatura Nobel-premio fare de la Esperanta PEN, dum la lastaj kvar jaroj. De multaj jaroj ŝi ne plu verkas en esperanto, sed ŝajne ŝi vigliĝis. La aĝo kaj la farto bedaŭrinde ne favoris al tiu vigliĝo.
La asembleo de Esperanta PEN-Centro okazos morgaŭ matene en la Esperanto-Domo de Svislando.
[HeKo 503 7-B, 14 apr 12]