Esperanta Civito

Al FEM tute ne mankas elano

Feminisma Esperanta Movado jarkunvenis hodiaŭ en Ĉaŭdefono, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey.

La kunveno honoris per unuminuta silento gec-anojn Leen Deij kaj Nelly Holevitch, membrojn de FEM kiuj forpasis pasintjare.

Laŭdon ĝi esprimis unuanime al sen. Perla Martinelli, ĉefredaktoro de "Femina", kies adjudiko al la eldonoj de LF-koop estis ratifita same unuanime, ĝis la jarkolekto de 2014 inkluzive. Ĉiu FEM-ano estas petata kontribui almenaŭ per unu artikolo jare: se mankus la temo, ĝi povus esti "La situacio de la virinoj en mia lando".

La sukceso de la atelieroj pri beletra kreivo pelis la kunvenon decidi favore al tria ateliero, ĉi-foje pri redaktado, ĉiam subla gvido de prof. Giorgio Silfer. La dato estas en alternativo: la dua semajno de julio aŭ la unua de septembro 2012, ĉe la Esperanto-Domo de KCE.

Gratulinda la ĉeesto de korespondanto de "Femina" en la Internacia Festivalo de la Femina Kino, ĵus okazinta apud Parizo, kun tre valoraj kontaktoj kaj recenza materialo.

Estis menciita la aktiveco de la feministinoj en Kinŝaso, kun kiuj indas havi pli intensan kontakton.

Ambicia projekto, turnita al la neesperantista publiko, estas preparota: temas pri internacia evento en franclingva lando.

[HeKo 503 8-B, 15 apr 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0557 s s