Esperanta Civito

Esperanta PEN malfermita eksteren

En 2013 Esperanta PEN-Centro modifos sian statuton: la membraro konsistos el du kategorioj -- ordinaraj kaj korespondantaj societanoj. Tio ebligos al la kreskanta nombro da PEN-anoj kiuj forlasas la respektivajn centrojn aliĝi al centro kies literaturan lingvon ili ne parolas, aŭ aliĝi samtempe kaj al la esperanta kaj al alilingva. Nur la ordinaraj membroj rajtos voĉdoni en la asembleo, sed la korespondantaj povos reprezenti nian Centron en la komitatoj kaj kunvenoj de PEN Internacia. La ordinaraj membroj verkas kaj publikigas en esperanto.

Tion decidis proponi la Asembleo de la Esperanta PEN, kunveninta hodiaŭ en la Esperanto-Domo de KCE, kun la sekretariado de sen. Ljubomir Trifonĉovski. La Asembleo ankaŭ ratifis la strategiajn punktojn aprobitajn de la Komitato, dum sia kunveno larĝigita al la membraro la pasintan aŭguston.

La Asembleo konstatis kun ĝojo la sukcesan partoprenon de niaj delegacioj en la konferenco de Bledo kaj en la mondkongreso de Belgrado, pasintjare, kaj la kreskon de la membronombro.

Estis pritraktata la konjunkturo interna al PEN Internacia, kaj sen. Giorgio Silfer estis komisiita sondi la eblecojn kunvoki al Svislando Eŭropan PEN-Konferencon.

[HeKo 503 9-B, 15 apr 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1489 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.1904 s s