Esperantio.org resende kuplita al nia retejo
La retejo www.esperantio.org estis kreita de Esperanto Radikala Asocio antaŭ la unua Forumo por la Esperanta Civito (1998). Kompreneble ĝi estis ĉiam posedaĵo de ERA, kiu tamen klopodis vendi la domajnon jam en 2002.
En tiu jaro fakte aperis la anonco: "ERA, ekiriginte novajn politikojn, voĉdonitajn en la lasta Kongreso, elmetas por vendo la ttt-ejon de Esperanta Komunumo, www.esperantio.org Interesiĝantoj bonvolu sendi al la adreso era@internacialingvo.org sian aĉet-oferton kaj indikojn pri la intencata uzo-celaro. La ERA-estraro decidos laŭ la plej favora rilato monsumo / uzocelaro. La ofertoj alvenu ĝis la 2002-10-18".
Ĉi-monate ERA memstare decidis rezigni pri la retejo, kuplante ĝin al www.esperantio.net -- serĉante tiun ERA-retejon, aŭtomate oni eniras nian portalon.
La vickonsulo pri informado, sen. Julio Herrero, dankas la ĝeneralan sekretarion de ERA, arkitekton Giorgio Pagano, pro la afabla donaco, kaj akceptas ĝin nome de la Kapitulo. Ja ne ĉies (kaj ĉian) donacon la Esperanta Civito akceptas.
[HeKo 504 9-C, 23 apr 12]