Esperanta Civito

Ferio kiu ne estas festotago - kaj inverse

Antaŭ trideko da jaroj iu konstatis ke la personaro de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo ne povas festi la Nacian Tagon, ĉar tiom da festotagoj kiom da ŝtatoj, kaj ne decus libertempi (nur) dum la Unua de Aŭgusto, la svisa tago.

La sindikata protesto kaŭzis referendumon pri la elektenda dato. La plej idealismaj funkciuloj proponis la finon de oktobro, kiam oni celebras la UN-tagon. La ŝtatanoj kun komunisma reĝimo kontraŭmetis la Unuan de Majo. Tria opcio aperis neatendite: la vendredo tuj post la tiel nomata Federala Fasto (dum kiu svisoj tamen manĝegas), kiu en Ĝenevo okazas en iu septembra ĵaŭdo.

Rezulto: el du mil, nur kelkdeko elektis la UN-tagon, kvincento discipline voĉdonis por la Unua de Majo, la ceteraj amase subtenis la postfastan vendredon, por tiel garantii al si belan "ponton"...

Sed ĉu en Esperantio oni festus la Unuan de Majo? La tuta komunumo celebras la 15an de decembro, la Esperanta Civito konstitucie aldonis aliajn tri datojn, UK en malĝusta tago datrevenas pri la Unua Libro... kaj poste? De la Fundamento ni scias ke "Dio elektis la sepan tagon por ke ĝi estu la plej sankta", sed nur pro historia hazardo ni opinias ke ĝi estas dimanĉa, kaj ne sabata, aŭ eĉ vendreda...

Se Esperantio donas la prioritaton al la gregoria kalendaro, la esperanta kalendaro ne estas universala, sed okcidenta. Kaj ĉu ankaŭ aliaj datoj estu gravaj? Kial ne la menciita Unua de Majo? Kial ne la Internacia Virina Tago, je la Oka de Marto? Kial ne la pentekosta lundo, aparte grava por parto de la esperantistaro?

La esperanta popolo neniam decidis. Estas tempo decidi kia estu nia kalendaro. Aŭ simple kodi tion kion ni jam festas, por ke la kutimo iĝu normo, almenaŭ por tiuj kiuj konscias ke ni estas popolo.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 505 5-A, 1 maj 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0379 s s 
  Total: 0.0526 s s