Esperanta Civito

TEJO elektis novajn komitatanojn

Post tuta jardeko, Tutmonda Esperantista Junular-Organizo sukcesis havi demokratian baloton por sia Komitato. La tuta membraro rajtas elekti kvar B-komitatanojn, kaj finfine estis pli da kandidatoj ol postenoj (sep por kvar).

Elektitaj estis Paweł Fischer-Kotowski (Pollando), Wang Shanshan (Popola Ĉinio), Ronald Baby González (Kubo/Hispanio) kaj Magnus Henoch (Svedio/Britio). Ili oficos de junio 2012 ĝis majo 2014.

Reta skandalgazeto, kiu kutimas kritiki TEJOn, veis pri la malalta nombro da voĉdonintoj (nur 13% de la voĉrajta TEJO-anaro). La sola zorgiga punkto estas tute alia: nur unu virino estis elektita, parolistino de Ĉina Radio Internacia. Plu rimarkeblas ia milda masklisma tendenco en Universala Esperanto-Asocio, kies junulara sekcio TEJO jure estas.

Konsekvence, pli ol cerbumi kiel partoprenigi pli da homoj en la baloto, necesus cerbumi kiel partoprenigi pli da virinoj en la aktivado. Ankaŭ ĉar la dua heroldas solvon de la unua problemo, dum la unua ne solvas aŭtomate la duan problemon. Almenaŭ tia estas la sperto de la Esperanta Civito, kie kaj aktivas pli da virinoj kaj voĉdonas la plimulto de la civitanaro.

[HeKo 506 1-A, 7 maj 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0345 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0765 s s