Esperanta Civito

Mikrosociologie interesaj kazoj

La kazoj de E @I (gvidata de Peter Baláž en Slovakio), Kosmo (gvidata de Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini en Italio) kaj Edukado.net (gvidata de Katalin Kováts en Nederlando) estas mikrosociologie interesaj.

Temas pri tri privataj entreprenoj aktivantaj ekster la rekta kontrolo de Roterdamo, sed en lozaj rilatoj kun Universala Esperanto-Asocio. Iliaj aktivuloj ofte partoprenas en Universalaj Kongresoj, kaj neniam ili aperte kritikas la roterdaman reĝimon, krom se iom plendi pro ne sufiĉe ricevita atento: do ne politika aŭ filozofia, sed persona kritiko.

La reagoj de la reĝimo tamen varias. Katalin Kováts povas permesi al si blufon kaj eĉ personkulton: pri la dua atestas reklama filmeto en Youtube, pri la unua pruvas la diversaj legendoj disvastigitaj pri "diplomo agnoskita de Eŭropa Unio" (dum temas nur pri eksterlanda giĉeto de hungara institucio: cetere, Eŭropa Unio tute ne okupiĝas pri lingvodiplomoj).

Peter Baláž, kies inventaĵo Lernu.net certe ne estas didaktike kaj propagande malpli valora ol Edukado.net (propagande pli valora, multaj dirus), ricevadas subvenciojn de Esperantic Studies Foundation kaj aliaj, same kiel Katalin Kováts. Sed pri siaj subvencioj E @I ricevadas ankaŭ pikojn (laste pro Plena Ilustrita Vortaro) ene de la UEA-medio, dum ĉiu silentas pri la subvencioj al Katalin.

Kontraŭ Francesco Maurelli estas okazanta tuta kampanjo, orkestrata de la skandalgazeto "Libera Folio", neoficiala voĉtubo de la bullerismo-kamaĉismo (kiu ja rajtas havi propran organon).

La supra estas neŭtrala priskribo de la faktoj. Ni nek laŭas unujn, nek mallaŭas aliajn. Ni ŝatus nur kompreni la mikrosociologian mekanismon kiu kondukas al la diverseco de traktado kaj, paralele, en UEA lasas la samajn personojn sur la samaj seĝoj, kvazaŭ oni gluus per peĉo iliajn postaĵojn. Kial tio eblas? Ĉu klarigo(j) estas? Jes, tamen.

(Giorgio Silfer)

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 506 3-A, 16 maj 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0628 s s 
  Total: 0.0781 s s