Esperanta Civito

Szilvási izolita en la Asembleo de HEA

La Ĝenerala Asembleo de Hungaria Esperanto-Asocio unuanime rifuzis la peton de László Szilvási, kiu volis ke la tuta Estraro de HEA demisiu pro "malrespekto de la statuto".

La akuzo estis farita ĉar, laŭ s-ro Szilvási, iuj estraranoj voĉdonis en la Asembleo kvankam ne delegitoj. Ĝin influis ankaŭ la pendanta problemo de nepagita librostoko, kvankam juristo jam pravigis la asocion kontraŭ Szilvási.

La manovro de Szilvási, kiu daŭre membras en HEA (sed ne reprezentas sian Kulturan Esperanto-Asocion, ĉar ĝi eksiĝis de HEA jam antaŭ jaroj), simple celis malstabiligi la asocion. Kiu tamen havas sian internan forton kaj daŭre aktivas, nuntempe en nova sidejo en strato Thököly, Budapeŝto.

La problemoj inter László Szilvási kaj HEA daŭras de kelkaj jaroj. Cetere, delonge li estas "persona non grata" ĉe la Esperanta Civito.

(Anna Bartek, HEA-estrarano)

[HeKo 507 2-A, 24 maj 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0684 s s 
  Total: 0.0858 s s