Esperanta Civito

La Civito ĉe internacia konferenco pri sklaveco

Laŭ invito de UNPO, Organizo de la Nereprezentataj Popoloj, la Esperanta Civito partoprenos ĉi-monate en la internacia konferenco pri "Nuntempa sklaveco: kompreni la modernan vizaĝon de antikva diablo". La esperantan popolon reprezentos la Konsulino, Marie-France Conde Rey, kaj ekskonsulo Giorgio Silfer.

Sklaveco estis longe konsiderata kiel restaĵo de la pasintaj jarcentoj, de la laboristoj en plantejoj ĝis la devigatoj en la laborkampoj de totalismaj reĝimoj. Sed hodiaŭ sklaveco alprenis amason da formoj, malpli videblaj kvankam ĉiam esprimantaj la senigon de fundamentaj homaj rajtoj, kio konsistigas komunumojn marĝenigitajn de antaŭjuĝo, malklereco aŭ socia stigmato.

En landoj kiel Maŭritanio enhejma servuteco daŭre afliktas socion inter rezignacio kaj manko de resursoj. En sudorienta Azio rifuĝintoj el konfliktoj kaj subpremadoj kaptiĝas en koncentrejoj sen dokumentoj kaj aliro al laŭleĝa laboro. Dume, meze de la financa krizo en Eŭropo, malespero kaj oportunismo furaĝas komercon per homa trafiko, ekspluatado de adoleskantoj kaj infanoj, prrostitueco.

Kontraŭ tia situacio necesas informi, taksi kaj analizi la politikajn respondojn por defii la nuntempan sklavecon. Tio okazos ĉe la EU-Parlamentejo en Bruselo, 27 junio 2012, laŭ iniciato de UNPO kaj de parlamentano Metin Kazak.

[HeKo 508 1-C, 4 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0565 s s