Esperanta Civito

Ĉinaj gastoj en la Esperanto-Domo de KCE

La prezidanto de la ĉina sekcio de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Han Zuwu, vizitis Kulturan Centron Esperantistan en Ĉaŭdefono, post partopreno en la 64a Internacia Fervojista Kongreso en Germanio, 19-25 majo 2012. Lin akompanis alia esperantisto el Tianjin, la urbo de kie devenas la nuna sekretario de KCE, c-ino Jun Liu.

La gastojn akceptis la Komitato de KCE, inkluzive de la prezidanto kaj vicprezidanto, sen. Giorgio Silfer kaj sen. Dieter Rooke. Ili vizitis la Esperanto-Domon, specife la komunajn partojn: konferencejo (la Nova Salono), remtero (salono Klara Zamenhof), akceptejo, klasejoj, kontoroj, libroservo, biblioteko kaj hemeroteko. La gastoj tranoktis en la Domo mem.

Dum ĉina vespermanĝo, per kiu c-ino Liu regalis ankaŭ aliajn invititojn el Barejno, Hungario, Italio, Pollando, Svislando, s-ro Han Zuwu parolis pri la ĵusa IFEK kaj pri la esperanto-asocio en Tianjin, en gaja etoso. Frumatene oni denove babilis en la ĝardeno de la Esperanto-Domo, kun arome florantaj peonioj, eglanterioj, siringoj, miozotoj kaj eĉ tulipoj Esperanto, importitaj el Nederlando. Tiom da ĝojo, tiom da feliĉo.

La restado de la ĉinaj gastoj daŭris per ekskurso en Berno kaj akcepto hejme de gec-anoj Rooke-Liu, en la soloturna kantono. Tial ke la vizito ĉe KCE havis privatan karakteron, la ĉeestantaj Civitaj parlamentanoj informiĝis laŭeble pri la stato de la esperantlingva komunumo en Popola Ĉinio, sed ne frontis specife politikajn temojn, en rilato kun la situacio de la etnominoritatoj, aŭ la homaj rajtoj, aŭ la baldaŭa datreveno de la evento en placo Tian-An-Men.

Pri la vizito raportis ankaŭ la retpaĝoj de "El Popola Ĉinio", ĉe kies redaktejo lastatempe staĝis c-ino Ivanka Stojanova el Bulgario.

[HeKo 508 2-B, 5 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.1015 s s 
  Total: 0.1164 s s