Esperanta Civito

La eŭropa financa krizo koncernas Esperantion

La financa krizo en Eŭropo, specife en la eŭro-areo, koncernas Esperantion multe pli ol la financa krizo en Usono antaŭ tri jaroj, kvankam ĉi-lasta kaŭzis fortan reduktiĝon de la rimedoj je dispono de Esperantic Studies Foundation, unu el la ĉefaj financantoj en la esperanto-mondo. Estas do bone orientiĝi pri la eŭropa krizo, almenaŭ supraĵe.

Esence ankaŭ en Eŭropo temas pri problemo de rekapitalizado, nome manko de kapitalo, pro kreskinta ŝuldaro kaj ĝenerala risko de nesolventeco. Sed la problemon komplikigas la komuna valuto, kies komuneco (male al la usona dolaro) kolizias kontraŭ la persisto de naciŝtataj egoismoj. Aldone, la registaroj de tiuj naciŝtatoj ofte ne ŝajnas je la alteco de la situacio.

Oni povus diri ke, se unuflanke la komuna valuto akcelus la unuiĝon de Eŭropo, aliflanke la tro malperfekta federismo (fakte konfederismo) de Eŭropa Unio des pli malfortigas la valuton en la nuna krizo. En ĉi tiu kadro plej kulpas la strategio de kancelierino Angela Merkel, aŭ de Germanio ĝenerale. La doloriga terapio preskribita al Grekio unuavice certe ne savos la grekan ŝtaton: eventuale ĝi helpos al la kreditantoj de Grekio mem, sed ne dum longa tempo.

Por helpi ŝuldanton senŝuldiĝi necesas konsili lin kiel trovi monon. Sed monon oni trovas nur se oni produktas (kaj vendas), do necesas flegi la produktadon. La germanoj devas kompreni ke la banka rekapitalizado, la eŭropa garantio por la deponoj kaj la mutualigo de la ŝuldaro estas rimedoj necesaj por eviti la malintegriĝon de la valuta unueco. Malintegriĝo kies plej altajn kostojn pagus ĝuste Germanio.

Kiam mi estris la fakon pri eksterlandaj rilatoj ĉe la regiona parlamento de Lombardio, je ĉiu oficiala renkonto kun la ĝemela delegacio de Baden-Vurtenbergo mi aŭdis la plendon ke, sen la necesa kontribuo por la interkantona mutualeco, la bilanco de Baden-Vurtenbergo estus sendeficita. Germanio tamen ne povas nun rezonadi kiel Baden-Vurtenbergo sur kontinenta skalo.

Kompreneble bankieroj havas siajn kulpojn en ĉi tiu krizo, pli ol politikistoj mem. Kaj nur reformo de la tuta banka sistemo povus definitive solvi la krizon. Reformo kiu devus inkluzivi la redimensiigon de la bankoj, por ke ne plu ekzistu la "tro granda por bankroti".

En Ameriko same kiel en Eŭropo, estus la kazo pofiti la nunan krizon por reveni al rolo de ekonomia programado, kadre de la libera merkato. Ne hazarde tio kondukas al "New Deal", la strategio de prezidento Roosevelt, per kiu Usono eliris de la granda depresio en la 1930aj. Bedaŭrinde al la nuna Eŭropo (kaj al la nuna Usono) mankas homo kiel Roosevelt.

(Giorgio Silfer, vickonsulo pri financaj aferoj, prokuristo de Fondumo Pro Esperanto)

Legu pli en "Heroldo de Esperanto".

[HeKo 508 7-C, 12 jun 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0180 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0622 s s