Esperanta Civito

La deklaro de FEM ankaŭ en "Kontakto"


La tradicie renoma socikultura revuo de TEJO, "Kontakto", kies ĉefredaktorino estas Ĵenja Amis, dediĉis sian lastan numeron 214 (aŭgusto 2006) al la temoj "Egalaj rajtoj / feminismo". Feminismo fakte okupas nur kelkajn paĝojn, sed interalie la revuo aperigas la tutan Deklaron de Feminisma Esperanta Movado, okaze de la Oka de Marto 2006.

Tiu deklaro estas la plej avangarda politika dokumento pri feminismo, ĝis nun originale produktita en esperanto. Ĝi estas kvazaŭ la strategia platformo de FEM, asocio aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

Pluraj FEM-anoj kandidatas al la Senato: Mayra Núñez Hernández (Ruĝa Listo), Marie-France Conde Rey (Verda Listo), Nelly Holevitch kaj Anna Lászay (Blanka Listo) -- kvar virinoj inter ses ĉefkandidatoj.


[HeKo 314-7B, 3 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0589 s s 
  Total: 0.0729 s s