Esperanta Civito

Interlingvistika konferenco en Estonio

Estona Interlingvistika Asocio (EIA) organizas la internacian konferencon "Interlingvistiko kaj identeco“ paralele kun la 48aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-48, 4-8 julio 2012), kunfestonte la 125-jariĝon de la eldono de la Unua Libro kaj la 90-jariĝon de Esperanto-Asocio de Estonio, en urbo Pala, oriente de Tartu ĉe granda lago lime kun Ruslando.

Al la konferenco de EIA kontribuos ankaŭ sen. Giorgio Silfer, membro de la scienca komitato de Itala Interlingvistika Centro, fizike ĉeestante kaj per prelego pri "Interlingvistiko kaj identeco: IAL kiel identigilo". Jen skiza prezento de la lekcio de prof. Giorgio Silfer:

"La plenan sukceson de esperanto super la aliaj internaciaj artefaritaj lingvoj (IAL) kaj ĝian relativan sukceson en la socia aplikado klarigas unuavice la fakto, ke Zamenhof alportis al la historio de interlingvistiko la identigan elementon. Tiel ke lia IAL de la komenco ne estis nur komunikilo, sed ankaŭ identigilo. Kuplinte la solvon de la hebrea demando al la tuta interlingvistika debato, kaj evoluinte de sia etneco al la homaraneco, Zamenhof ĵetis la bazon por tio kio esperanto estas hodiaŭ: potenciale lingvo de granda komunikado, reale identigilo de diaspora minoritata lingva kolektivo."

Giorgio Silfer estas doktoro pri modernaj lingvoj kaj doktoro pri beletristiko, per du disertacioj pri interlingvistikaj temoj. Gastprofesoro en pluraj universitatoj, interalie li redaktis la tutan ĉapitron pri la universalaj lingvoj en la Granda Enciklopedia Vortaro itala (UTET, 1988) kaj reviziis la Enciklopedion de la inventitaj lingvoj (Zanichelli, 1994). Membro de la Scienca Komitato de Itala Interlingvistika Centro. Kunfondinto de la revuo "Planlingvistiko".

[HeKo 510 3-B, 24 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0652 s s 
  Total: 0.0815 s s