Esperanta Civito

Kastelo Greziljono kun peno finance ekvilibra

La vendo de ligno el la propra parko kaŭzis profiton en la spezkalkulo 2011 de Kastelo Greziljono. Samtempe la buĝeto 2012 aspektas pesimisma pro la manko de eksteraj luantoj. Ambaŭ estis aprobitaj de la hieraŭa Asembleo de la societo, sed ne unuanime.

Ricevinte la plej altan nombron da voĉoj, François Lo Jacomo estis konfirmita kiel la plej populara komitatano. Kaj la fakto ke P. Soubourou estis la dua en la vico, pruvas la konfidon ankaŭ al ĉi tiu komitatano, inkluzive lian projekton por diversigi la agadon de la kulturdomo. La paro Soubourou-Dubot loĝos tiucele en Greziljono dum tuta jaro.

La agadraporto 2011 emfazas la pligrandigon de la nombro da staĝantoj, sed la prezidanto ne kapablis doni procenton. Estas ankaŭ substrekita la agado de Bert Schumann en la kampo de reta komunikado.

La projekto de ERDF (elektrokompanio) instali subteran elektran linion (meza tensio: 20.000 voltoj) tra la bieno estas aprobita, kondiĉe ke estus faritaj kromaj laboroj samtempaj (renovigo de la interna vojo, enterigo de la dratoj uzataj por la kastelo mem).

La nova komunumo (Baugé-en -Anjou) planas plilongigi la «verdan vojon» kiu iras de La Flèche ĝis Saint-Martin d'Arcé. Ĝi devus trapasi la bienon dum 600 metroj. Temas nun pri antaŭa konsento por peti subvenciojn. La formala kontrakto aperos venontjare.

[HeKo 510 9-A, 2 jul 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0740 s s 
  Total: 0.0871 s s