Esperanta Civito

Mark Fettes stimulata por la UEA-prezido

Hieraŭ la elekta komisiono de Universala Esperanto-Asocio (konsistanta el d-ro Ulrich Lins, Nico Huurman, Lee Jung-kee) publikigis la suban raporton al la UEA-Komitato:

"La Elekta Komisiono eklaboris jam en la Kopenhaga UK, kie ĝi estis elektita, parolante unue kun la anoj de la nuna Estraro de UEA. Poste, tra la jaro ĝi ricevis kaj atentis sugestojn de pluraj komitatanoj kaj de aliaj individuaj membroj.

Ĝi kontaktis ankaŭ potencialajn kandidatojn por estraraneco. Al ili apartenas Mark Fettes, kiun ni demandis, ĉu li pretas esti kandidato por la prezidanteco.

Helpas nian laboron, ke Humphrey Tonkin aperigis en la revuo "Esperanto", n-ro 4/2012, la ĉefartikolon "Kiujn kvalitojn havu nia nova prezidanto?". Fine de aprilo 2012 du membroj de la komisiono, Nico Huurman kaj Ulrich Lins, kunvenis en Rotterdam kaj parolis tie ankaŭ kun la ĝenerala direktoro, Osmo Buller.

La personaj kontaktoj kaj diskutoj certe intensiĝos dum la venontaj monatoj. Nia celo estas kompreneble prezenti al la Komitato venontjare taŭgajn kandidatojn por nova Estraro de UEA."

La indiko pri la nomo de s-ro Fettes ne signifas ke li estas jam kandidato, sed ke:
a) aliaj kiuj ŝatus kandidati devus konsideri la ĉefan konkurencon de Fettes -- interalie, tio frustras la ambicion de eventuala kandidatino -- kohere kun la masklismo (inkluzive de la geja masklismo, kiel rimarkis novzelanda lesbanino) ĝis nun reganta en UEA;
b) ekestis premo al Fettes por ke li akceptu la postenon: li havas sufiĉe da tempo por pripensi tion, ankaŭ surbaze de la reagoj al la anonco (ŝajne favoraj precipe ĉe la burokrata aparato);
c) la elekta komisiono prenis por si sufiĉan marĝenon por serĉi taŭgan kandidaton, se Fettes donus negativan respondon relative baldaŭ;
d) probable la elekta komisiono ne pensas pri alternativaj kandidatoj, sed nur pri bloke proponota estraro, laŭ la ĝisnuna sovetieca praktiko ĉe UEA.

[HeKo 511 7-A, 16 jul 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0505 s s 
  Total: 0.0640 s s