Esperanta Civito

La filino de Bokarjov defendas la patron

Pri la fama sovetia interlingvisto Evgenij Bokarjov (1904-1971) lia filino Antonina verkis biografian libron, kiun Andreas Künzli negative recenzis. Jen la reago de Antonina Bokarjova, aperinta en la revuo "Scienco kaj Kulturo", 3:2012.

Kun granda intereso mi tralegis vian recenzon. Ne estas miskompreno: vi tre profunde trastudis la agadon de Bokarjov .

Tamen, tre atentema al politikaj problemoj, vi ne tiom atentis lian biografion kaj faris iujn fuŝojn:
A. Desnickaja neniam estis edzino de Evgenij Bokarjov, sed lia bofratino – edzino de lia pli juna frato Anatolij, pereinta dum la milito, ankaŭ esperantisto kaj fama kaŭkazologo, laborinta en Instituto pri Lingvo kaj Pensado. Poste A. Desnickaja estis direktoro de la Leningrada filio de la Instituto pri lingvoscienco, koresponda membro de la Akademio de Sciencoj de USSR. Ŝiaj rilatoj kun la patro ĉiam restis tre varmaj kaj parencaj.

Tute ne taŭgas por E. Bokarjov la esprimo “juna karierulo”, kio certe ŝokas ĉiujn, kiuj konis lin persone. Li estis jam tute ne juna (aĝinta preskaŭ 50 jarojn), gvidis la katedron de komuna lingvoscienco kaj la rusa lingvo en la Universitato de Mahaĉkala (Dagestano) kaj Orientan fakon en Leningrada Universitato, kiam akademiano Vinogradov (kies nomon portas nun Moskva Instituto pri Rusa Lingvo en Moskvo), direktoro de la novkreita Instituto pri lingvoscienco en Moskvo anstataŭ la likvidita Instituto pri Lingvo kaj Pensado en Leningrado, invitis Bokarjov, kiel faman kaŭkazologon, gvidi la fakon de kaŭkazaj lingvoj en la Instituto.

Tiam Bokarjov eĉ ne havis la gradon “doktoro de sciencoj” (sian doktoran disertacion li defendis nur en 1955). Ioman tempon li estis vicdirektoro de la Instituto, tamen lasis tiun postenon propravole. La patro tute ne ŝatis administran laboron, preferante al ĝi sciencan kaj poresperantan. Li havis neniajn publikajn premiojn kaj honorajn titolojn, strebis esti super klaĉoj kaj intrigoj.

Mi ne povas konsenti pri politikaj taksadoj kaj entute pri la pozicio de la aŭtoro, strebanta aperigi iujn kompromitajn politikajn materialojn, kaj ne konsideras enda polemiki pri tio. Eble la aŭtoro mem respondos la demandon: kiamaniere oni povus en Soveta Unio plenumi poresperantan agadon kaj samtempe opozicii oficialan ŝtatan politikon? Certe, oni devis elekti unu agon el la du: ĉu esti opoziciulo, ĉu fari ion konkretan kaj utilan. Evidentas, ke la aŭtoro tute ne reprezentas al si sovetajn realaĵojn kaj ne komprenas, kiun oni rajtas nomi “ĝisosta stalinisto”.

Tamen tiu ĉi recenzo estas por mi puŝo por trastudi pli detale dokumentojn – arkivaĵojn. Certe ne por pravigi la patron, ja li tion ne bezonas, sed por pli profunde trastudi kaj priskribi lian sciencan kaj agadan heredaĵon. Mi konsentas, ke lia biografio bezonas esti kompletigita kaj penos publikigi ĝian duan eldonon, konsiderinte la mankojn de la unua, eĉ se por tio necesos tempo kaj laboro.

(Antonina Bokarjova)

[HeKo 572 9-A, 14 aug 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0559 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0998 s s