Esperanta Civito

Ĉu denove nur unu akademio de esperanto?

En 2008 fondiĝis dua akademio de esperanto, kun la epiteto "literatura", ne sen polemikoj, ĉu kun la unua Akademio de Esperanto ĉu kun (eks)membroj de la likvidita Esperantlingva Verkista Asocio.

Efektive, Literatura Akademio de Esperanto ne estas la sola bizara duoblaĵo kiu lastatempe karakterizis Esperantion; sed dum la t.n. KER-ekzameno (KER: Komisiono por Eksteraj Rilatoj? Roterdamo ne plu orientiĝas pri siaj sigloj...) efektive konkurencas kontraŭ la ILEI-ekzameno, la institucio kreita laŭ la volo de d-ro Mauro Nervi ŝajnas mortinta, se juĝi laŭ ĝia retejo, kies lasta ĝisdatigo okazis en majo 2011.

Ekzemple, la reta diskutgrupo, kvankam libere alirebla, havas nur 38 aliĝintojn, malpli ol la akademianoj mem: ĝi ne funkcias de post decembro 2010 (nur 18 mesaĝoj dum tiu tuta jaro: nur unu pli en la antaŭa). Lastaj internaj raportoj haltas je somero 2009. Simile eksaj estas la ceteraj artikoloj. La institucio mem eĉ ne sukcesis plenumi sian membroliston: malgraŭ kelkaj honoraj membrecoj ĝi ne atingas la 45 membrojn preskribitajn de la statuto.

Kurioze estas, ke la akademio prezidata de d-ro Nervi forte subtenas la revuon "Spegulo" (kiu ĉesis aperi en 2010), mencias la ĵus lanĉitan periodaĵon "Beletra Almanako" (kiu, laŭ ĝi, haltis je la tria numero), kaj tute silentas pri la jam 43-jara "Literatura Foiro".

Estas bedaŭrinde ke ne plu ekzistas verkista fakasocio ĉe UEA, des pli ke Roterdamo ne havas rilatojn kun la sola societo efektive kaj sukcese reprezentanta nian literaturon en kaj ekster nia popolo: Esperanta PEN-Centro.

(UEA-ano kun la esperanta civitaneco)

[HeKo 513 1-A, 14 aŭg 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0181 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0644 s s