Esperanta Civito

Hungara verkistaro invitas nian literaturon

La Hungara PEN-Klubo invitis c-anon Giorgio Silfer, kiel reprezentanton de la esperanta literaturo, por prelegi kadre de la internacia konferenco pri la temo "Literaturo-Lingvo-Nacio", en Budapeŝto fine de septembro.

D-ro Silfer intervenos pri aŭtoroj verkantaj en alia lingvo ol la gepatra. Alia subtemo de la konferenco estos la situacio de la literaturoj en minoritataj, minoraj kaj minorigitaj lingvoj de Eŭropo.

Kompreneble la ekzemploj de verkantoj en alia lingvo ol la gepatra estas pli gravaj ol tiuj en esperanto: Agota Kristof, Milan Kundera aŭ Melinda Nadj Abonji estas pli konataj ol William Auld kaj Marjorie Boulton, tamen kandidatoj al la Nobel-premio. Tamen la komponado en esperanto estas unikaĵo kiu altiris la atenton de la organizantoj, kiuj specife insistis pri la nomo de unu el la fondintoj de la Esperanta PEN.

Cetere, la poezia premio de la Hungara PEN, kies ceremonio disvolviĝos kadre de la konferenco, estas titolita al Janus Pannonius: unu el la plej gravaj mezepokaj poetoj, kiu efektive skribis nenion en sia gepatra lingvo, la hungara.

Nia literaturo ĉeestos ankaŭ la PEN-mondkongreson apud Seulo, du semajnojn pli frue en septembro (delegito: Chiara Macconi), kaj "Literatura Foiro" (organo de la Esperanta PEN) ĉeestos per konstanta kunlaboranto la plej faman literaturan festivalon en Italio, komence de la sama monato.

[HeKo 513 2-B, 15 aŭg 12]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0564 s s