Esperanta Civito

La numero 258 de Literatura Foiro

La numero 258 (aŭgusto 2012) de "Literatura Foiro" survojas al la abonantaro, samkoverte kun la junia numero.

Originala literaturo per hajkoj de Lenke Szász, poemoj de Mikaelo Bronŝtejn, novelo “La fantomo de Milton Park” de Manuel de Seabra, rakontoj “Akva plorado” de Jordan Slavejkov kaj “Dumilsesdekunu” de Massimo Acciai. Premieras parto el nova romano de Vinko Oŝlak, “Mia transtempa letero al Hannah”. Carlo Minnaja rememorigas la centjaran datrevenon de Albert Goodheir.

Mondliteraturo: enmigrajn aŭtorojn en Brazilo prezentas Haron Jacob Gamal.

En la lingvaj rubrikoj: Perla Martinelli komentarias la (mal)decidon de la Akademio de Esperanto pri la uzo de adjektivo aŭ adverbo en predikativa pozicio. Pri la vorto “post-humanismo” meditas Armando Zecchin.

Zamenhofologio: Jean-Luc Tortel relegas por ni “Homarane” de Aleksander Korĵenkov.

Muziko: Mariana Evlogieva pri “Plu Ekzistas Amo” de Manŭel, Marco Cattaneo recenzas “Originoj”-n de Zhou-Mack Mafuila.

Teatro: bela omaĝo de Giorgio Silfer al la ĵus forpasinta aktorino Jadwiga Gibczynska..

En 2012 la plenkoloraj kovropaĝoj de “Literatura Foiro”, sub la grafika zorgo de Gábor Déak, prezentas agrogramojn. La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia poŝtadreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), rete lofo ĉe mail.bg, skajpe <literatura.foiro>. Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds (Svislando); rete aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 514 2-B, 31 aŭg 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0322 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0717 s s