Esperanta Civito

Kongresa numero 2012 de Heroldo

La kongresa numero de "Heroldo de Esperanto" atingis la abonantaron, danke al la raportoj verkitaj de sen. Dieter Rooke, korespondanto el Hanojo pri UK, kaj al la enpaĝigo de sen. Anna Bartek, ĉefa redaktoro.

La gazeto enhavas la plej gravajn dokumentojn de UK, inkluzive de paroladoj: ĝi estas, kiel kutime, fundamenta rimedo por la estontaj historiografoj de la esperanto-mondo.

Laŭ HdE, la lastan Universalan Kongreson karakterizis la malgranda nombro da partoprenantoj (nur sescento efektive) kaj la kolizio inter la statuta neŭtraleco kaj la idilio kun la komunismaj aŭtoritatoj. Se pri la dua prefere juĝu la legantoj, komparante la tekstojn, pri la unua oni rajtas objektive rimarki ke la alesto de azianoj estis minimuma: precipe "dizertis" japanoj, koreoj kaj ĉinoj. El Eŭropo venis nur ducento da kongresanoj.

La numero analizas la evoluon de la situacio ene de la UK-organizanto, nome UEA, kiu venontjare en Islando renovigos la estraron.

[HeKo 514 3-B, 2 sep 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0207 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0737 s s 
  Total: 0.0944 s s