Esperanta Civito

Esprimlibero kaj diĝita teknologio ĉe PEN

Pli ol tricent reprezentantoj de okdek literaturoj kunvenis en la historia urbo Gyeongju (Suda Koreio) pro la 78a PEN-mondkongreso, konfirmante la unikecon de PEN-klubo Internacia, kiel trafpunkto de lingvoj kaj kulturoj. Ankaŭ esperanto ĉeestis, danke al d-ino Chiara Macconi. Estas rimarkinde ke, el la ceteraj literaturoj registritaj sub Svislando, nek la retoromanĉa, nek la tiĉina, nek la alemana kapablis ĉeesti: nur la esperanta kaj la romanda.

Gyeongju estis elektita kiel kongresejo "ĉar lulilo de la samaj principoj de PEN, antaŭ ses jarcentoj, kiam ekestis la tiel nomata humanisma konfuceanismo, nome la konvinko ke ni ekzistas ĉar aliaj povas ekzisti: naturo kaj homoj estas unu", klarigis la internacia PEN-prezidanto, John Ralston Saul.

La kongreso atutis per festparoladoj de du Nobel-laŭreatoj: Wole Soyinka kaj Jean-Marie Gustave Le Clezio. Ĝia ĉeftemo estis komunikaj teknologioj, kaj la Asembleo de la Delegitoj unuanime aprobis pioniran deklaracion pri esprimlibero kaj diĝita teknologio. 

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 515 b6-B, 21 sep 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0776 s s 
  Total: 0.0918 s s