Esperanta Civito

Finvenkismo fermas la pordon al Indjanoj

En sia "Indjana Kuriero" antaŭ du tagoj s-ro David de Ugarte denuncis diskriminacion kiun li kaj du liaj gekolegoj suferis fare de la Esperanto-Klubo en Bilbao (Hispanio), kiu "rifuzis mian membriĝon".  

David de Ugarte estas konata intelektulo, unu el la ideologoj de la telematika alternativismo, kies rondo (kooperativo) invitis c-anon Giorgio Silfer prelegi pri la Esperanta Civito. La tuta rondo (ses personoj) estas oficiale invitita al la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Andaluzio kaj ankaŭ alesti la Parlamentan sesion: kvar el ili akceptis ambaŭ invitojn kaj estos bonvenaj en Malago, 12-13 oktobro 2012.

Tial ke la diskriminacio denuncita fare de la Indjanoj estas efektive skandala, almenaŭ ĉi-foje kompetente intervenis la kutima skandalgazeto (je la servo de unu kliko interna al UEA), aperigante, laŭ ĵurnalisma etiko kiun Kalle Kniivilä neniam praktikas se temas pri raŭmistoj, ankaŭ la opinion de la alia flanko, nome la loka societo en Bilbao.

La konflikto inter iberiaj esperantistoj ne koncernas nin, krom insulta mencio de iu s-ro Sarasua, kies nomo estas frazo en la milana dialekto: "Fermu la faŭkon, ho [mi, stultulo]". Mirinde sinteza priskribo de tiu homo laŭ la eŭska onomastiko, kun ĝis nun nekonata rilato al keltodevena idiomo: per sia subskribo li respondas al si mem.

Multe pli interesa estas la debato en la retpaĝo de la "Indjana Kuriero", kie intervenis ankaŭ sen. Silfer. Ni kopias ĉi-sube lian diskuton kun s-ro de Ugarte, porinforme al la Civitanaro.

Silfer:
Se Manuel, David kaj/aŭ Mayra petus la esperantan civitanecon, la Registra Instanco ne rifuzus ĝin. Ankaŭ ĉar la individuajn petojn (se ne temas pri strikta parenco) peras paktinta establo, kiu jam tiel garantias por la petskribinto.

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo estis menciita [kiel helpema, kontraste al la konduto en Bilbao]: mi informas ke ĝi neniom helpis, sed eĉ malhelpis, la starigon de la Esperanto-Domo en Malago. Helpis lokaj Esperantianoj, plej unue civitano Julio Herrero, kiu fakte en marto 2011 demisiis de la estraro de AEU.

Pliaj informoj pri tio en:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1648
http://www.esperantio.net/index.php?id=1862

de Ugarte:
Mi tre dankas vian oferton. Mi valoras vian sintenon en ĉi tiu momento: oferi la membriĝon malgraŭ niaj malakordoj, estas malavara. Dankon. Sed post la sperto kiun ni havis dum ĉi tiuj tagoj, mi preferas membrigi neniun esperantan klubon aŭ organizaĵon, kaj, kiel mi diris antaŭe, labori samtavole, homoj kun homoj, pri konkretaj projektoj.

Silfer:
Efektive mi nek ofertis nek proponis, sed nur klarigis la kondutan diferencon inter raŭmisma subjekto, kia la Esperanta Civito, kaj neraŭmisma (aŭ eĉ antiraŭmisma, laŭ la insultoj de Sarasua), rilate al aliĝoj de novaj membroj. La peto pri la esperanta civitaneco estas afero individua, libera kaj spontana.

Mi ankaŭ ne komprenas, kiaj estas “niaj malakordoj”. Strategie, mi malkonsentas persone pri la problemaro ligita al aŭtoraj rajtoj; pri tio tamen nek la Kapitulo nek la Parlamento ĝis nun sin esprimis. Taktike, mi estus aginta kelkfoje alimaniere ol vi kaj la indjanoj, sed neniu el vi petis mian opinion, do mi ne bezonas publike opinii.

de Ugarte:
Ni tre respektas vian laboron, sed niaj malakordoj estas debatitaj kaj publikigitaj de la unua tago. Baze du: 1) Esperantio kiel imagita komunumo. 2) Esperanta Civito kiel administranto de komuna identeco per reprezentado kaj membriĝo. Fakte mi kredas ke, kvankam ni havas multajn interesajn debatojn por fari, kaj ni tre dankas vian sintenon, niaj malakordoj estas baze samaj al niaj malakordoj kun klubanoj [en Bilbao]. Vi komprenos tion pli bone en la lasta afiŝo en ĉi tiu blogo: «Kion ni povas lerni per la debato pri kluba menbriĝo».

Silfer:
Pri malakordo a) (Esperantio kiel imagita komunumo) permesu, ke neniu rimarkis ĝin. Kaj oni pravis ne rimarki, ĉar vi (kaj aliaj) petis la aliĝon al la klubo de Bilbao, multajn monatojn post la esprimo de via “malakordo”. HODIAŬ, ne antaŭe, vi konstatas, ke “Esperantio ne ekzistas kiel komunumo”, ĉar ial iu loka societo kondutis pli kohere al siaj premisoj ol vi al la viaj:-). Konsekvence, via konduto memorigas la fablon de Vulpo kaj Vinberoj…

Ankaŭ la malakordo b) ne estis rimarkebla, ĉar mem la indjana kooperativo praktikadas “la administradon de komuna identeco per reprezentado kaj membriĝo”. Eĉ pli forte ol la Esperanta Civito, ĉar la civitaneco ne estas laŭgrada, dum ĉe vi ekzistas tri gradoj de membreco, kvazaŭ en framasona loĝio.

de Ugarte:
1) Vi pravas Giorgio, kaj tiu estas la konsekvenco de la afero, kiel vi legis kaj mi rilatis.

2) Ni havas malsamajn nivelojn, vi pravas. Kiam junulo de dudek jaroj alvenas ĉe nia grupo de kooperativoj, ne povas administri entreprenon, li devas labori unue en konkretaj kooperativoj kaj lerni multon. Nur poste vi povas esti administranto, kaj kiam vi havas ankaŭ sperton administrante kooperativojn, vi povas administri la komunan intereson de la tuta grupo… Aŭ, en ĉiu momento vi povas elekti krei novan kooperativon aŭ kontinui en via laboro. Ĝi estas perfekte normala kariero en ĉiuj konsult-entreprenoj de granda kooperativa grupo de la mondo… sed multe pli malfermita!! Mi pensas ke via komparo estas… ne estas korekta. Framasonismo havas sekretojn kaj spiritualismajn signifojn kiuj ni tute ne havas.

Silfer:
Dankon pro la agnosko en a). Tio pruvas ke vi estas intelekte honesta.

Rilate al b), vi ankaŭ konfirmas la kontraŭdiron inter via ideologia premiso kaj konkreta praktikado. Probable via kooperativo ne estas framasoneca, kaj tial mi uzis la adverbon “kvazaŭ” (kiel se) anstataŭ “kiel”. Kaj tamen… la sekreteco (aŭ sekteco) nestas en via kripta parolo, kun amaso da esprimoj kiuj eskapas la komprenon de ordinara eŭropano (ni ne parolu pri la koreaj komencantoj, tiom amataj de Renato Corsetti) kaj transformas vian grupon al fermita elito; krome, la tri gradoj en via kooperativa membreco estas precize la tri framasonaj, inkluzive de la nomoj kiujn uzas la framasonaj loĝioj. Nenio etike malbona en tio, nur unu plia malkoheraĵo en via tuta sistemo.

[HeKo 515 8-A, 24 sep 12]








Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0562 s s