Esperanta Civito

Unua literatura kafejo en Budapeŝto

Esperanta PEN-Centro realigis sian unuan literaturan kafejon en Budapeŝto hodiaŭ vespere, en agrabla salono ĉe Domo de Nacioj. La vicprezidanto de la Esperanta PEN, c-ano d-ro György Nanovfszky, bonvenigis dekkvinon da ĉeestantoj, kiuj kun granda intereso aŭskultis la tri aktojn de la Trilogio verkita de Giorgio Silfer inter decembro 2011 kaj marto 2012.

Temis efektive pri premiero, ĉar la aŭtoro unuafoje interprete legis al la publiko la tri aktojn sinsekve, per verva prezento kiun tre aprezis la literaturemuloj. Unu el la rezultoj de la vespero estas la definitiva vico de la dramoj: "La njorin' de l' malaperinto" (legebla en Literatura Foiro, oktobro 2012), "La butiketo de la juvelisto" (en LF 257, februaro 2012) kaj "Varma lineo" (aperonta en la revuo "Femina" aŭ LF).

Kial ĝuste en Budapeŝto okazis ĉi tiu premiero? "Ĉar mi volis interalie omaĝi al unu el niaj kulturaj ĉefurboj, kaj situigi ĉi tiun literaturan kafejon en pli vastan projekton: Fajszi Amika Rondo", respondas c-ano Silfer.

Efektive, post la prezento, naŭ personoj fondis societon sen jura personeco, kiu celas flegi la bildon de Budapeŝto kaj gardi al ĝi la rolon de kultura ĉefurbo de Esperantio. Ili estas Giorgio Silfer, György Nanovfszky, Anna Bartek, Péter Tihanyi, Orsika Kiss, Eva Juhász, Sándor Jakab kaj la ne ĉeestantaj Perla Martinelli kaj Eva Farkas-Tátár. La fonda kunveno elektis György Nanovfszky kiel kunordiganton kaj Anna Bartek kiel vickunordiganton. Hungaroj kaj nehungaroj rajtas aliĝi al Fajszi Amika Rondo per simpla komuniko al unu el ili.

Samtage posttagmeze gesenatanoj Anna Bartek kaj Giorgio Silfer havis longan fruktodonan interparolon kun la responsulino de la esperanto-libraro (inkluzive de Fajszi-Kolektaĵo) ĉe la Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto.

[HeKo 515 9-B, 27 sep 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0545 s s