Esperanta Civito

Z pri Z ─ Zelazny pri Zamenhof


Kontraŭe al la ceteraj judoj, kiuj serĉis la fontojn de la antisemitismo ekstere, Zamenhof vidis ĝin en la judaro mem. Laŭ li judismo devas sin reformi por ne esti la kaŭzo de konfliktoj tie, kie judoj loĝas.

Zamenhof surbaze de la Haskalá lanĉas propran programon de la reformo de la judaro, kiun li nomis Hilelismo. Kiam li rimarkas, ke la judaro ne sekvas Hilelismon, li ŝanĝas la strategion, forĵetas sian alvokon direktitan al judoj kaj turnas sin al ĉiuj homoj de bona volo kun la nova mesaĝo, kiun li nomas Homaranismo.

Ĉiuj homoj estas liberaj, kaj rajtas konservi proprajn lingvajn kaj etnajn radikojn ─ ĉio ĉi estis tamen kontraŭa al la epoka spirito de la renaskiĝo de la nacionalismo, kiu kuŝas jam sub la vokfrazoj de la Franca Revolucio, proklamanta unuecon de nacio kaj ŝtato, kaj kiu manifestiĝas dum la Printempo de la popoloj (1848-1849).

Laŭ Zamenhof nova soci-politika ordo devas esti garantiita fare de la principo de "ius sermonis", tio estas per la uzo de la lingvo Esperanto, kiu neŭtraligas etnajn, lingvajn kaj naciajn konfliktojn, do kaŭzojn de militoj inter popoloj.

Zamenhof vivas intelekte kvazaŭ en du apartaj mondoj, kies arktitekto li mem estas. Unue en la mondo, kiun ni post jarcento nomos la finvenkisma, kaj en la dua kiun ni nomos la raŭmisma. Dum lia vivo ankoraŭ tiuj du mondoj estis ne disigeblaj pro strategiaj kaŭzoj, nome por sukcesigi Esperanton.

En sia 300-paĝa libro "Ludwik Zamenhof. La vivo kaj verko. Percepto kaj komentarioj. Elektitaj tekstoj kaj leteroj", sen. Walter Żelazny  celas montri la strategiajn vojojn de Zamenhof kaj lian finan idean elekton. Eldonite en la pola lingvo de la prestiĝa eldonejo NOMOS (Krakovo, 2012), la verko estos premiere prezentata al la esperanta publiko ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio, 15 decembro 2012, sub la aŭspicio de Scienca Instituto Zamenhof.

[HeKo 516 1-B, 28 sep 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0584 s s