Esperanta Civito

Neniu inundo en la Esperanto-Domo de Andaluzio

Neniu damaĝo al la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio, malgraŭ lastatempaj inundoj en proksimaj vilaĝoj. Des pli bone ke pluvegis, ĉar oni konstatis la bonan reziston de la tegmentoj kaj de la akvodefluejoj.

"Malago estas konata kiel urbo kie sunas tricent sesdek tagojn jare, kaj la ceteraj kvin ŝajne venis ĝuste nun. Tamen pluvis tute normale, kvankam abunde. Kaj probable ĉi tiu eksterordinara pluvosezono ne inkluzivos la tagon de la inaŭguro de la Esperanto-Domo" informas la domestrino, c-ino Perla Martinelli.

En oktobro 2005, kiam okazis parlamenta sesio en Malago, same kiel baldaŭ, foje pluvetis, sed eblis ĉiutage naĝi en la maro. Ne estas do kialo por aparte zorgi. 

Intertempe, en la Esperanto-Domo en Svislando daŭras la ordinara jarflegado, ankaŭ danke al la favoraj veterkondiĉoj de la "ora ĵurasa aŭtuno".

[HeKo 516 2-B, 29 sep 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0551 s s