Esperanta Civito

Eksigo kaj akcepto de establoj en Malago

La Forumo de la Esperanta Civito decidos pri kelkaj kazoj, dum sia ordinara sesio en Malago, 13 oktobro 2012.

La unua koncernas la definitive ĉesintan establon "Debrecena Bulteno" (Hungario). Al ĝi estos aplikita la artikolo 10, litero a) de la Pakto.

La dua koncernas la establon "Andaluzia Esperanto-Unuiĝo". Ĉi tiu establo ne nomumis siajn reprezentantojn okaze de la nova mandato, kaj du lastaj rezignis (ne pri la civitaneco, sed nur pri la forumaneco) en aŭtuno 2010. Neniu komuniko el AEU atingis poste la Konsulon aŭ/kaj la Kortumon. Konsekvence aplikeblas la artikolo 5, paragrafo 1 de la Foruma Reglamento: "La establo kies forumanoj nek partoprenas nek senkulpiĝas dum du jaroj sinsekve estas konsiderata kiel eksiĝinta el la Pakto. Ĝia eksiĝo estas tuj komunikita de la Konsulo al la Kortumo por la necesa verdikto". Fakte temus pri eksigo: kaj pro eksiĝo kaj pro eksigo la establo ŝuldas administrajn kostojn al la Kortumo (por okcidenteŭropa establo temus pri ok spesoj). La mono iras do al la justica povo.

Lige kun ĉi tiu kazo la Forumo traktos la demandon pri la eventualaj povoj de la Kapitulo, kaze de paktinto kiu malrespektas sian statuton.

La tria koncernas la establon "Fajszi Amika Rondo", ĵus fonditan en Hungario. La aliĝpeto al la Pakto, aprobita unuanime fare de la fonda asembleo kaj subskribita de la kunordiganto, c-ano d-ro György Nanovfszky, kaj de la vickunordigantino, sen. Anna Bartek, estis regule liverita al la Konsulo (pere de la Vickonsulo), kun la statuto kaj ceteraj dokumentoj.

La kvara koncernas establon en Kongolando, kiu tamen ne kompletigis la dosieron per la necesaj dokumentoj, atendataj ĝis la foruma sesio.

[HeKo 516 7-C, 7 okt 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0521 s s