Esperanta Civito

Esperanta Naturamikaro akceptita en Naturfreunde Internationale


Naturfreunde Internationale (NFI), kies centralo situas en Vieno, ĵus akceptis Esperantan Naturamikaron kiel membron. La decido, farita de la jara konferenco de NFI en Nederlando, estis unuanima. La pledon kaj dokumentaron, en la germana, preparis kaj liveris sen. Giorgio Silfer, helpe de c-ino L. Sandermann.

Esperanto ĉeestis la naturamikan movadon dum multaj jardekoj, laste kiel fakasocio en rilatoj kun Sennacieca Asocio Tutmonda, kies nomo estis TANEF. Ĉi tiu asocio malfondiĝis antaŭ kelkaj jaroj: kun ĝi malaperis kaj la gazeto "La Migranto" kaj pli ol dek mil eŭroj, deponitaj ĉe SAT. La malfondon kaŭzis parte interna krizo, pro la tre alta aĝo de la membraro, pro la retiriĝo de la redaktoro, kvankam ne mankis kandidato por plu redakti, pro la diplomatia malkapablo de ĝia reprezentanto ĉe NFI, kaj tiel plu laŭ la konata rutino de ĉiu finvenkisma agonio. Tamen decide efikis la modifo de la statuto de NFI, kiu ankris la sekciojn al teritorioj kun ŝtataj konturoj.

Tial kelkaj raŭmistoj elpensis fondi Esperantan Naturamikaron en EU-lando kie mankas NFI-sekcio. Tia lando estas Hispanio, kaj la fondo okazis en junio 2010 en Malago. Necesis preskaŭ tuta jaro por ke la establo (kiu aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito en junio 2011) estu registrita kaj havu definitivajn organojn, sub la prezido de sen. Julio Herrero, kiu plej aktivis por la necesaj dokumentoj ĉe la hispanaj aŭtoritatoj. Intertempe ĝi kunlaboris por la starigo de la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio, kies inaŭguro okazas hodiaŭ. La akcepto fare de NFI estas la plej bela donaco, koincide kun tiu inaŭguro.

Post la agnosko pri nia literaturo fare de PEN Internacia (1993), post la agnosko pri nia lingvo fare de la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj (2006), jen plia grava sukceso atingita de raŭmistoj.

Pliaj informoj kaj aliĝoj: <naturamik ĉe esperantio.net> aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 517 3-B, 12 okt 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0577 s s