Esperanta Civito

Probale epistola...

D-ro Probal Dasgupta okupiĝis pri raŭmismo esence du fojojn en sia vivo. La unuan en 1981, kiam raŭmismo estis nur la Manifesto el Raŭmo 1980, kaj ne ankaŭ postaj dokumentoj (el Varsovio 1984, el Segedo 1988, ambaŭ kun la konsento kaj de Jouko Lindstedt kaj de Giorgio Silfer, aŭtoroj de la Manifesto).

Tiam Dasgupta estis la komisiito de la burokrata aparato de UEA por paroli negative pri la Manifesto, kiun li difinis "intelekta bankroto": lia teksto estis la sola pri la Manifesto kiun la redaktoro (Simo Milojeviĉ) aperigis en la UEA-organo, kompreneble sen publikigo de la Manifesto mem, ĉar tio ne kongruus kun lia ĵurnalista devo (mis)informi la UEA-anaron. Al Dasgupta replikis Jouko Lindstedt mem en "Literatura Foiro", kaj de post tiam la hindo ŝajne silentis pri la temo.

Pasis do tri jardekoj, dum kiuj la maloftajn kontaktojn inter raŭmistoj kaj li (ekzemple en la Akademio de Esperanto) karakterizis lia galimatio: "vi ne povas kompreni tion (aŭ alion), ĉar tiun libron vi ne legis". Do, senutile estis dialogi kun li.

Duan fojon Dasgupta okupiĝis pri raŭmismo lastatempe, en sia blogo, parolante pri "ekstera ideo" en artikolo titolita "Epistolo". Li skribas:

"La fakto, ke en Hanojo TEJO sin devontigis batali por ne nur lingvaj sed iuj homaj rajtoj, kaj ke krome ŝlosila membro de la TEJO-rondoj – sen neta kontraŭparolo fare de aliaj en tiuj rondoj – esprimis sin favore al pliproksimiĝo inter UEA kaj la Esperanta Civito (kvankam, mi devas agnoski, en delikata maniero, kaj insistante ke TEJO nenion faros por kuspi UEA, tamen samtempe pretante diri eksplicite, ke estas bedaŭrinda la distanco inter UEA kaj la Esperanta Civito), ŝajnas al mi ne meriti la ignoremon, kiun mi rimarkas en la komunikiĝoj ene de UEA." [...]

"Tiuj inter la nunaj TEJO-pensuloj, kiuj pretas sin esprimi bedaŭre pri la distanco inter UEA kaj la Esperanta Civito, ŝajnas al mi ne esti rimarkintaj, ke la Esperanta Civito estis naskita el deziro preni sur sin la rolon de SAT en la ĉi-supre skizitaj ekvacioj. La ŝrumpon de SAT kaŭzis ne nur personaj faktoroj ene de tiu organizaĵo, sed krizo pri la naci-bazitaj identeco-konceptoj (kaj do ankaŭ pri simpla negacio de tiuj konceptoj per la frakcie diverstendencaj deklaroj de sennacieco). Tiu sama krizo ombras sur plurajn mondskalajn neneŭtralajn Esperanto-organizaĵojn, kaj la Esperanta Civito estas unu el ili; ĝi ne estas parto de la solvo; ĝi estas parto de la problemo. [...] Povas esti, ke la TEJO-pensuloj, malgraŭ la zorga uzo de la vorto raŭmismo anstataŭ eksplicita mencio de la Esperanta Civito en la rezolucia teksto, tamen iomete allasas la eblon, ke tiu organizaĵo estu rigardata kiel kontinua kun la pli frua iniciato ‘manifesto de Raŭma’. Por sin plene distancigi ne nur vorte sed ankaŭ en siaj komprenoj de tiu konfuzo, estas utile interkonsiliĝi kun Jouko Lindstedt aŭ legi la aktojn de lia reta seminario tiutema (okazinta fine de la 90aj jaroj)."

"Mi bonvenigas la elpaŝojn de la TEJO-estraro, malgraŭ la miaopinie nesufiĉa pripensiteco de iuj partoj de la (neformala, komentaria, postrezolucia) vortumo (kaj mi pensas, ke estas ĉiam grave esprimi siajn opiniojn ankaŭ se poste montriĝos necese plubaki ilin), ĉar la mi tiu elpaŝo pliurĝigas por ni ĉiuj la taskon pli zorge pensi pri akceptebla ekstera ideo."

La analizo de Dasgupta estas plej bizara, kiam li opinias (sen argumentado) ke "la Esperanta Civito estis naskita el deziro preni sur sin la rolon de SAT". SAT mem kontribuis al la ekesto de la Esperanta Civito: ĝia ĝenerala sekretario prezidis la forumon kiu promulgis la Konstitucion en Sabloneto, kaj li subskribis la fondan akton, al kiu cetere ankaŭ UEA estis invitita (kaj respondis per afabla letero de prezidanto Kep Enderby, kiu ankaŭ petis la esperantan civitanecon kaj membras en la Civita Kortumo). Do ne ekzistis ia deziro anstataŭi SAT.

Aliflanke, efektive diversaj agadterenoj kiuj povus esti ankaŭ de SAT nun situas ekskluzive en la Esperanta Civito: feminismo kaj naturamikoj, ekzemple. SAT ofendis (pere de Jakvo Schram) la feministinojn kaj perdis la naturamikan movadon, pro memlikvido; sed ĝi resurektis danke al la Civito, kaj nun membras en la Pakto. La klarigo estas politika: la maldekstro pli kaj pli forlasas Sennaciecan Asocion Tutmondan, kaj preferas aktivi en alia loko de Esperantio.

La vortoj de Dasgupta ne meritas pluan komentarion, krom la respondo de la Konsulo, Marie-France Conde Rey, pri la rilatoj inter UEA kaj la Esperanta Civito, kaj emfazo pri frazo de Jens Stengaard Larsen: "la interna ideo esence estas la klopodo trovi novan identecon per Esperanto, dum la ekstera ideo estas la pli supraĵa klopodo por internacia komunikilo" -- ĝuste el la unua ideo fontas la Esperanta Civito. 

Komentarion eventuale meritas d-ro Renato Corsetti, kiu de kelka tempo inventis novan metropolan legendon, nome ke ekzistus personaj problemoj je la origino de la Esperanta Civito. Li diru publike pri kiuj personaj problemoj temas. Ĉar se ili ne ekzistas, Corsetti (plian fojon) mensogas. Kaj se ili ekzistas, kion li faris por solvi ilin?

[HeKo 517 8-A, 17 okt 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0781 s s 
  Total: 0.0935 s s