Esperanta Civito

Aperis "Ludwik Zamenhof" de Walter Zelazny

Zamenhofologio estas pli kaj pli la scienco de la raŭmistoj: sufiĉas rapida rigardo al la listo de la aktivaj zamenhofologoj -- la ĵus forpasinta c-ino Zofia Banet Fornalowa, c-ano Raymond Brisebois (kiu kunordigas Hilelistan Esperanto-Komunumon, aliĝintan al la Pakto), c-ano Francisko Degoul (Scienca Instituto Zamenhof), c-ano Bertil Nilsson, c-ano Giorgio Silfer, c-ano Walter Zelazny... De ĉi-lasta ĵus aperis ĉe la prestiĝa eldonejo Nomos la verko "Ludwik Zamenhof".

La preskaŭ 300-paĝa volumo analizas tra sep longaj ĉapitroj ne tiom la biografion de la iniciatinto de esperanto, kiom lian pozicion en la kunteksto de la hebrea demando, ene de kadro eĉ pli vasta. Riĉigante la polan lingvon per novaj terminoj, necesaj por preciza priskribo de la zamenhofa filozofio, prof. d-ro hab. Walter Zelazny prilumas la rilatojn inter Zamenhof kaj ties tempo. En sia verko la aŭtoro demonstras la kontinuecon inter la ideoj de Zamenhof kaj la esenco de la Esperanta Civito.

"Laŭ Zamenhof nova soci-politika ordo deas esti garantiita fare de la principo de ius sermonis, tio estas per la uzo de la lingvo Esperanto, kiu neŭtraligas etnajn, lingvajn kaj naciajn diferencojn, do kaŭzojn de konfliktoj de la Eŭropaj popoloj" oni legas en la resumeto de la verko, pollingva. La libro interalie plenumas decidon de la Civita Senato, lige kun la Zamenhofa Jubilea Jaro. Antaŭpremiere ĝi estas fragmente konsultebla ĉe www.nomos.pl/products/152/p/526

La libro estos prezentita premiere en Malago dum la Zamenhofologia Semajnfino 15-16 decembro 2012, ĉe la naturamika Esperanto-Domo. Por la okazo estos prezentita premiere ankaŭ la kajero 2 de "Homarane", fare de la redaktoro mem, Bertil Nilsson.

Atenton! al la Zamenhofologia Semajnfino oni ne akceptas pli ol dek kvar aliĝojn, kaj duono de la postenoj estas jam okupita. Indas aliĝi kiel eble plej baldaŭ, per mesaĝo al <naturamik ĉe esperantio.net> aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 518 1-C, 21 okt 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0502 s s 
  Total: 0.0659 s s