Esperanta Civito

Nek Bartek nek Szabó rekandidatas por HEA

Nek sen. Anna Bartek nek c-ano Imre Szabó rekandidatas por la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, elektota 11 novembro 2012 fare de la konferenco de la lokaj reprezentantoj. Sur ilia decido havis influon la orientiĝo de parto de la nuna estraro, kaj precipe de vicprezidanto János Nagy, intertraktadi kun László Szilvási, la eksa afergvidanto de HEA jam de jaroj en konflikto kun la landa asocio de UEA, al kiu tamen li denove aliĝis.

HEA devos do serĉi novan prezidanton, kaj momente mankas kandidatoj por la posteno, ĝuste ĉar malprobable troviĝas homo kiu dezirus mastrumi la rilatojn kun Szilvási (interalie "persona non grata" ankaŭ ĉe la Esperanta Civito). Szilvási delonge ĉikanas la asocion vantante pri kredito pro la libroservo. La ĉikanado kondukis al la propono eksigi Szilvási el HEA, sed kompreneble la sinteno de János Nagy (kiu mem ne scipovas esperanton) haltigis tiun procezon.

László Szilvási estis objekto de esploro fare de fiskaj aŭtoritatoj, pro la suspekto de malversacio. Li tamen kapablis elturniĝi, kaj de tiam li "ĵuris eternan militon" al la landa asocio de UEA. Li mem estas (aŭ ŝajnigas sin) ĝisosta admiranto de Ivo Lapenna, kies portreto (laŭ publika deklaro) pendus en lia kontoro apud tiu de Zamenhof.

[HeKo 518 6-A, 1 nov 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0534 s s 
  Total: 0.0681 s s