Esperanta Civito

Nova servo por festi la viziton milionkvincentmilan

Unu miliono kvincent mil vizitoj ekde novembro 2006, kun nuna mezumo de mil kvincent tage, do pli ol kvardek mil monate. Tia estas la atingo de nia retagentejo, pli kaj pli legata en Esperantio.

Por festi la novan rekordon, www.esperantio.net inaŭguros ĉi-monate novan servon: "Ne reinventu la radon!". Temas pri retpaĝo kiu listigas laborojn plenumitajn kaj neniam diskonigitajn, sed kiuj povus utili por iu ajn iam ajn en Esperantio.

Ekzemple la unua en la listo estos la rezulto de la peno de c-ano Francisko Degoul, kiu en 1988, por helpi la tradukan laboron de Jean-Pierre Beau (bonega franca esperantisto) ellaboris paradigmon por transliterume redoni en esperanto la proprajn nomojn en la helena lingvo. La dosiero poste restis forgesita en tirkesto. En la listo ĉe nia retejo aperos la demando: Kiel transliterumi al esperanto la proprajn nomojn el la klasika greka lingvo, la koiné?

La koncernaj dosieroj estos riceveblaj senpage nur de la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon, kontraŭ individua mesaĝo al la redakcio de HeKo. Kutime temos pri dokumentoj ne konsulteblaj en papera formo.

[HeKo 518 9-C, 4 nov 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0180 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0599 s s